Jens BE
- La mallongigo BE en Jens BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Jens. |
Jens | |
---|---|
Blazono de Jens | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Nidau |
Koordinatoj | 47° 5′ 52″ N 7° 15′ 51″ O / 47.09778 °N, 7.26417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 52″ N 7° 15′ 51″ O / 47.09778 °N, 7.26417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 675 |
Areo | 4,58 km² |
Alteco | 437 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2565 |
Komunumkodo | 0738 |
Mapo de Jens | |
Jens estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jens situas en la Berna Lagolando kvar kilometrojn sude de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Jens kun la kvartaloj Hubel kaj Hungerberg.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,58 km², de kiuj 22,8% estas kovritaj de arbaro, 69,6% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Jens limas en nordo al Port, en nordnordoriento al Aegerten, en oriento al Worben, en sudoriento al Kappelen, en sudokcidento al Merzligen, kaj en okcidento al Bellmund.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Jens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1317 de Bellmund al Lyss kaj la vojo de Studen al Hermrigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Lyss. Per la loka buso n-ro 38 al la stacidomo de Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Jens datiĝas el la jaro 1229 kiel Gens. En la jaro 1335 Ulriko de Sutz vendis sian havaĵon en Jens al la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau. En la jaro 1398 Jens fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin kunigis kun Worben al la tribunalkvartalo Jens de la Kamparvoktejo Nidau. Per la konstruo de la Binnen-Kanalo fine de la 19-a jarcento la marĉo estis senakvigita kaj la gajnita teritorio povis esti uzata por intensiva agrikulturo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Jens
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jens BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|