Saltu al enhavo

Lazzaro Bonamico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lazzaro Bonamico
(1479-1552)
Bildo de Lazzaro Bonamico
Bildo de Lazzaro Bonamico
Persona informo
Naskiĝo 1479
en Bassano del Grappa, Italio
Morto 11-a de februaro 1552
en Padovo, Italio
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Padovo
Accademia degli Infiammati
Universitato de Bolonjo
Universitato de Romo "La Sapienza"
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lazzaro Bonamico (1479-1552) estis itala humanisto, latinisto, helenisto kaj verkisto. Li estis lernanto de Marco Musuro (1470-1517) kun kiu li lernis la grekan[1] kaj Giovanni Calfurnio (1443-1503), kun kiu li lernis la latinan. Li ankaŭ sin dediĉis al la instruado de la klasika literaturo en Padovo kaj en pluraj italaj urboj. Li estis tutoro de la Familio Campeggi kaj iom poste li instruis Beletron en la Universitato la Sapienza. Dum la prirabado de Romo, en 1527, li eskapis kun perdo de ĉiuj liaj propraĵoj kaj post tri jaroj li instruis Retorikon en Padovo.[2]

Lazzaro estis filo de Amico kaj Dorotea Buonamici, akiris sian rajton eniri en la universitaton kaj sian unuan scion pri literaturo ĉe la mezlernejo en sia hejmurbo kaj tiam studis en la Universitato de Padovo ekde 1499.

Studinte filozofion, Buonamici renkontis Reginald Pole kaj Pietro Bembo-n tie. En 1508–1509 la studento igis sin utila al Aldus Manutius. Post kompletigado de siaj studoj, Buonamici laboris kiel privata tutoro en Mantovo ekde 1510. Unu el liaj studentoj estis Galeazzo Gonzaga, al kiu li instruis la latinan kaj la grekan. Post longa restado en Bolonjo, Buonamici iris al Romo en 1521 kaj instruis en la universitato. Ekzemple, Aonio Paleario prenis filozofiolecionojn de Buonamici en 1525. En majo 1527, dum la prirabado de Romo, Buonamici fuĝis al Venecio.

Reen en Padovo ĉirkaŭ 1530, li instruis la grekan kaj la latinan ĉe sia studuniversitato. Danke al pensio de la Senato de la Urbo de Venecio, li malakceptis kelkajn ofertojn de eksterlandaj universitatoj kaj restis en la Universitato de Padovo. La studentoj de Buonamici en Padovo inkludis Giovanni Michele Bruto'n kaj Francesco Patrizi-on da Cherso. Bruto studis retorikon kun Buonamici ĉirkaŭ 1540 kaj filozofion kun Patrizi ekde 1551. Agostino Valier ankaŭ estis la studento de Buonamici. Kaj la itala vojaĝanto Wilhelm von Grevenbroich renkontis Buonamici-on (aŭ en Padovo, aŭ en Romo).

En Padovo en la 1540-aj jaroj, Buonamici, kune kun Pietro Aretino, Luigi Alamanni, Ruzante, Sperone Speroni kaj Benedetto Varchi en la Accademia degli Infiammati[3], strebis por la egaleco de la itala kiel poezia lingvo kune kun la latina.

Lazaro Buonamici mortis en februaro 1552.[4] Ekde 1866, lia tomba monumento estas en la klostro de la novicejo de la Baziliko de Sankta Antono en Padovo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]