Le Siècle de Louis XIV (la jarcento de Ludoviko la 14-a) estas verko de Voltaire aperinta en 1751. En tiu verko, Voltaire ne celas liveri historian meditadon, sed filozofan, klopode
„ de peindre à la postérité, non les actions d'un seul homme Louis XIV, mais l'esprit des hommes dans le siècle le plus éclairé qui fut jamais (pentri por la estonto, ne la agojn de unusola homo Ludoviko la 14-a,sed la spiriton de la homoj de la plej lumigita jarcento de ĉiame)[1]. ”
V. Sekvo de la enlanda milito ĝis la fino de la ribelo, en 1653.
VI. Stato de Francio ĝis la morto de la kardinalo Mazarin en 1661.
VII. Ludoviko la 14-a reganta de li mem. Li devigas la branĉon de la hispana Aŭstrio retiriĝi antaŭ li, kaj la kortegon de Romo kontentigi lin. Li aĉetas Dunkerkon. Li helpas la imperiestron, en Portugalio, kaj floras.
XIV. Konkero de Strasburgo. Bombardado de Alĝero. Submeto de Genovo. Ambasado de Siamo. La papo insultita en Romo. Elektado de Kolonjo disputita.
XV. La reĝo Jakobo eltronigita de sia bofilo Vilhelmo la 3-a, kaj protektita de Ludoviko la 14-a.
XVI. Kio okazis en la kontinento, dum Vilhelmo la 3-a invadis Anglion, Skotlandon kaj Irlandon, ĝis 1697. Nova agito ĉe Palatinato. Venkoj de la marŝaloj Catinat kaj Luksemburgo ktp.
XVII. Traktado kun Savojo. Geedziĝo de la duko de Burgonjo. Paco de Rysvick. Stato de Francio kaj de Eŭropo. Morto kaj testamento de Karlo la 2-a, reĝo de Hispanio.
XIX. Perdo de la batalo de Bleinheim, aŭ de Höchstädt (1704), kaj ties sekvoj.
XX. Perdoj en Hispanio: perdoj de la bataloj de Ramillies kaj de Torino (1706), kaj ties sekvoj.
XXI. Sekvo de la malbonoj de Francio kaj de Hispanio. Ludoviko la 14a sendas sian ĉefministron peti malsukcese la pacon. Malvenko ĉe la batalo de Malplaquet ktp.
XXII. Ludoviko la 14a plupetas la pacon kaj sian defendon. La duko de Vendôme certigas la reĝon de Hispanion sur la trono.
XXIII. Venko de la marŝalo de Villars ĉe la batalo de Denain. Reestablado de negocoj. Paco ĝenerala.
XXIV. Bildo de Eŭropo post la paco de Utrecht ĝis la morto de Ludoviko la 14a.
XXV. Partikulareco kaj historietoj de la regado de Ludoviko la 14a.