Leinbach (Hochspeyerbach)
Leinbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | arbaro de Diemerstein, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 14,29 km |
Fluo | |
Fonto | ĉefa fonto 300 m okcidente de Waldleiningen |
- Alteco super marnivelo | 293 m |
- Koordinatoj | 49° 23′ 48″ N, 7° 52′ 31″ O (mapo)49.3966666666677.8752777777778 |
Enfluejo | Hochspeyerbach apud Frankenstein |
- Alteco | 227 m |
- Koordinatoj | 49° 25′ 52″ N, 7° 58′ 45″ O (mapo)49.4311111111117.9791666666667 |
Altecodiferenco | 66 m |
Geografio | |
Trairataj komunumoj | Waldleiningen, Frankenstein |
Trairataj lagoj | Biedenbacher Woog kaj kromaj 5 lagetoj |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Sieben-Brunnen-rojo |
La rojo Leinbach estas ĉ. 14 km longa orografie dekstra flankrivero de la Hochspeyerbach en la Palatinata Arbaro, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi apartenas al la akvokolektan areon de la rivereto Speyerbach, kiu estas maldekstra flankrivero de la Rejno.
Rivervojo
[redakti | redakti fonton]La origina fonto de la rojo situis tuj oriente de la Palatinata Akvodislimo kaj ĉ. 900 m nordoriente de la domareto Stüterhof ĉe la sudokcidenta flanko de la 507 m alta monto Leiterberg. La ĉefa fonto situas 300 m okcidente de Waldleiningen tuj apud la lageto Seewoog. La rojo fluas nordorienten tra la komunumo Waldleiningen. Poste ĝi atingas la teritorion de la komunumo Frankenstein. Ĝi enfluas inter Frankenstein kaj Weidenthal la riveron Hochspeyerbach.
La rojo ne havas flankriverojn, sed ricevas akvon de plurajn diversfortajn fontojn.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo de la akvejo ekestis en la mezepoko kaj rilatas al la arbo „Leinbaum“, tiel nomiĝis en tiu epoko kaj plataneca acero kaj platanfolia tilio. Ambaŭ arbospecioj kreskis ofte ĉe la riveretbordo.