Leonhard Beck
Leonhard Beck | |
---|---|
Sankta Georgo mortigante la drakon | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1480 en Aŭgsburgo, Germanio |
Morto | 1542 en Aŭgsburgo, Germanio |
Lingvoj | mezaltgermana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Leonhard BECK (1480-1542) (* Aŭgsburgo, 1480[1] † Aŭgsburgo, 1542) estis germana pentristo kaj lignogravuristo. Li estas ĉefe konata de siaj laboroj kiel lignogravuristo, kie ni povas enmeti lin en la listo de la "malgrandaj majstroj" kiuj, ĉe la ombro de la grandaj geniuloj (tiel kiel Albrecht Dürer (1471-1528), Hans Burgkmair (1473-1531) kaj Albrecht Altdorfer (1480-1538)) kontribuis por la splendo de la grafikarto en sia epoko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Georg Beck, kun kiu li laboris por la farado de du Psalmaroj destinitaj al la monaĥejo de Aŭgsburgo, en 1495. Malmulte oni scias pri ĉi tiu artisto, escepte ke li studis en la metiejo de Hans Holbein, la Maljuna (1465-1524), kun kiu li laboris sur dominikana retablo en Frankfurto. El li oni konas diversajn pentraĵojn, kie, multaj el ili troviĝas zorge tenitaj en la Muzeo pri la Artohistorio, en Vieno. Tamen, lia nuna notindeco oni ŝuldas al la diversaj eldonaj projektoj menditaj de Maksimiliano la 1-a, avo de Karlo la 5-a.
Leonhard Beck kontribuis kune kun Hans Burgkmair kaj Hans Schaüfelein en la serio da 118 gravuraĵoj kreitaj por la libro pri kavalireco Theuerdank. El la pluraj eldonprojektoj de Maksimiliano, ĉi tiu estis la sola kiu publikiĝis dum la vivo de la monarko, en 1517 (li mortis du jarojn poste). Leonhard Beck pretigis parton de la ilustraĵoj, inter 1511 kaj 1515. Kelkaj el la ekzempleroj de la menciita libro estis mane kolorigitaj. Unu el tiu libroj, konservita en la Ŝtata Biblioteko de Munkeno, estis nuntempe publikigita de la eldonejo Taschen, laŭ eldono en faksimilo.
Ankaŭ estis grave la kontribuo de Beck al alia skribaĵo de Maksimiliano, titolita Weisskunig, al kiu li desegnis 127 el la 251 tabuloj konataj. Burgkmair finfaris la aliajn 118. Ĉi tiu libro restis nefinita okaze de la morto de la imperiestro, kaj la tabuloj produktitaj restis nepublikitaj ĝis kiam la spertulo Adam von Bartsch ĝin konigis en la 18-a jarcento.
Lia lasta grafika verko estis serio da pli ol 120 sanktuloj asociitaj al la Domo de la Habsburgoj. Beck ankaŭ desegnis grandformataj literoj (majusklaj dekoraciitaj literoj) por luksaj libroj. Kelkaj biografiistoj lin mencias kiel la ebla majstro de Christoph Amberger, en la jardeko 1520.