Sala Ludovico L. Zamenhof - Geniale ideatore della Lingua Internazionale Esperanto (2012)
Kunvensalono de la Flughavena Estraro de ENAC en Bolonjo, oficiale nomita fare de Francesco Canfarelli, ties estro, mem esperantisto. Estas afiŝtabulo kaj la nomado oficialiĝis per protokolita dokumento.
La du stratoj troviĝis en parko Fellini, ĉe la centra plaĝo. La eksa via L. L. Zamenhofnun nomiĝas via Giulietta Masina, la eksa via Esperanto estas nun via Luci del Varietà. La malnovaj nomoj ankoraŭ aperas sur la ŝildoj. Foto el Ipernity.
Nova Sento in Rete 372: Grava evento okazos sabaton, la 29an de majo, en S. Vito al Tagliamento (PN): per oficiala ceremonio titoliĝos strato al Antonio Paolet. La Komunumo ŝuldis tiun honorigon al sia filo, la unua esperantista eldonisto en Italio, kiu per la libroj de li presitaj diskonigis tra la mondo kaj sian nomon kaj tiun de la urbo, plenmerite konsiderata lulilo de Esperanto en Italio.
Laŭ Eventoj n-roj 120Arkivigite je 2006-10-11 per la retarkivo Wayback Machine kaj 121Arkivigite je 2005-04-29 per la retarkivo Wayback Machine: La 6-an de aprilo, en Udine, Italio kun granda festo okazos la oficiala inaŭguro de Giardiano dell' Esperanto (Esperanto-Ĝardeno). Pli frue, en la koncerna loko staris monumento kun mozaikportreto de Zamenhof, kiun A. Tellini konstruigis en 1930 je propraj kostoj. Tellini estis fama lokula pioniro de Esperanto pri kiu oni jam nomis straton en la urbo. Nun venas la vico de la ĝardeno, kaj okaze de ĝia solena inaŭguro estas planataj pluraj aranĝoj. La Udine-anoj plenkore atendas amasan partoprenon de ekster- kaj enlandaj samideanoj por granda, bonhumora kunveno.
Laŭ raporto de Antonio De Salvo kaj Carlo Minnaja: komence, la Societo pri Patruja Historio (Società di Storia Patria) kontraŭis la nomadon de la strato, ĉar ĝi situis ĉe Strato Humanismo (Viale dell'Umanesimo), kaj oni taksis nekonvena la asociigon de la du konceptoj. La gepatroj de Carlo Minnaja klopodis kontesti tiun kontraŭan starpunkton; oni unue respondis, ke Esperanto estas "priopiniebla"; tamen, post insisto kaj sendo de dokumentaro, kaj danke al dumtempa malĉeesto de la plej kontraŭa oficisto, oni fine gajnis la aŭtoritatan aprobon. Patro Jacobitti inaŭguris la straton kaj benis la tabulon (tiam el marmoro, nun ne plu). 41° 49′ 35″ N12° 27′ 47″ O / 41.826499 °N, 12.463034 °O / 41.826499; 12.463034(mapo)fotoj
Laŭ Espero Katolika12/1966: La 23-an de oktobro 1966 en Albenga (Italio) episkopo A. Piazza benis la flagon de la loka esperanto-grupo. Sekvis sankta meso celebrita de freŝbakita esperantisto, kanoniko Borzachiella. En la urbo okazis instruado de esperanto en la elementa lernejo kun bona sukceso. Ĥoro de la lernantoj kantis okaze de inaŭguro de esperanto-strato la saman tagon.44° 03′ 06″ N8° 12′ 45″ O / 44.05174 °N, 8.212613 °O / 44.05174; 8.212613(mapo)
Komenco en Via Meda kaj fino iam en Piazza Bibbiena; la fina parto poste iĝis ena pado de la ĝardeno Giardino Baravalle. Speciala tabulo ne troviĝas, sed el la kvin strat-tabuletoj tri portas la plenan nomon de la strato, nome „Via Ludovico Lazzaro Zamenhof, fondatore della lingua Esperanto 1859-1917.“
Marmora priskribo en la enirejo: "A Daniele Marignoni, che primo introducendo in Italia lo studio dell'Esperanto, lingua universale, offrì agli uomini di buona volontà un efficace mezzo per meglio conoscersi ed affratellarsi, docenti ed alunni dedicano".
El "K.E.C.-Bulteno", novembro 1993: Al la publika ĝardeno en Cuorgne (Torino, Italio), renovigita kaj reordigita, la urba administracio decidis doni la nomon Giardini Esperanto. La Esperanto-ĝardeno estas jam malfermita al la publiko, sed la "oficiala inaŭguro", kun malkovro de tabulo kaj de kupra ronda bildo de Zamenhof, okazos en iu dimanĉo de majo 1994.
Laŭ Espero Katolika numero 9/1976 : Alia tre interesa programero okazis ĉe Kastelo Malaspina, kiam oni inaŭguris la novan marmoran statuon honore al Majstro Zamenhof, kun la ĉeesto de multaj aŭtoritatuloj. Fonto kaj bildo : http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1976_09.htm
Laŭ Edukado.net : La 31an de majo en la itala urbo Massa okazis stratinaŭgura festo honore al konataj esperantistaj gefratoj Cattina kaj Mario Dazzini. Ekde nun placeto en la urbocentro de Massa portas ilian nomon kaj pruvas la agnoskon pri ilia agado por Esperanto flanke de la aŭtoritatoj. Vidu artikolon.
Laŭ la Informado de UEANova Zamenhof-strato en Pistoia ricevis sian inaŭguron je 21.10.62 laŭ decido de la komunuma konsilantaro, kiu volis honori la aŭtoron de la Internacia Lingvo laŭ invito de UNESKO okaze de lia centjara naskiĝa datreveno. La aranĝojn ĉeestis 90 esperantistoj el 17 urboj.
Listo laŭ libro de Hugo Röllinger "Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-Objektoj en 54 landoj". Universala Esperanto Asocio, Rotterdam 1997, ISBN 92-9017-051-4.