Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Azio
Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en la kontinento Azio.
Se vi konas ne registritajn ZEO-ojn, bonvolu kompletigi la artikolon.
Ĉinio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo | Notoj |
---|---|---|---|---|
cn-001 | Beijing (Haidian distrikto) | 1.Restoracio | 1.Esperanto (1995) | 1.El Eventoj n-ro 105: En Pekino sur la ŝildo de restoracio Zirui (strato Zengguanglu, Haidian-distrikto) okulfrapas la vorto "Esperanto" kaj verda stelo. Estro Kuang Hua, mem e-isto, planas funkciigi tie e-istan salonon kun E-menuo kaj E-servistinoj. |
cn-002 | 2.Bosko | 2.Esperanto-bosko (2004) | 2. En Chaoyang Parko, okaze de kongreso 2004. Informoj kaj fotoj en la Kuriero de 89a Universala Kongreso de Esperanto, merkredo 28a de julio, 2004 ([1] Arkivigite je 2008-11-23 per la retarkivo Wayback Machine): Matene mardon, la 27-an de julio, en Chaoyang(ĉaŭjang)-parko de Pekino okazis malfermo la ŝtono por la arbareto “Esperanto-bosko”. Venis 100 esperantistoj el pli ol 50 landoj. Ĝin prezidis s-ino Tan Xiuzhu, estrino de Ĉina Esperanto-Ligo kaj estroj de la pekina registaro. La arbareto estos porĉiama memorigaĵo de la 89-a kongreso. La ŝtono surhavas la vorton “Esperanto-bosko” en Esperanto kaj la ĉina lingvo sur la antaŭa flanko, dum sur la dorso, mallonga teksto pri historio de Esperanto kaj la dato de la 89-a UK. Zhou Mingwei, Chen Haosu, Zhang Heping kaj aliaj gvidantoj de ĉinaj registaraj organizoj, kaj UEA-vicprezidanto Humphrey Tonkin varme paroladis. Oni deziris, ke la arbareto “Esperanto-bosko” estu prosperu kiel la verda lingvo Esperanto. (foto) | |
cn-003 | Changchun (Manĉurio) | Lernejo | Esperanto-Lernejo (1997) | |
cn-004 | Cindao (Qingdao) | 1.Hotelo | 1.Esperanto aŭ Espero (1991) | 1. El Eventoj 4[rompita ligilo]:
Hotelo Esperanto en Ĉinio En Qingdao Turisma Lernejo ekfunkciis hotelo Esperanto, kun esperanto-parolanta personaro. La hotelo estas kvaretaĝa kaj havas 112 litojn en 44 ĉambroj. Tie okazos la Pacifika Esperanto-Kongreso en 1992. Jam 150 lernentoj lernis esperanton kaj laboras en la nova hotelo kaj en aliaj urbaj hoteloj. Estas planata: - fariĝi Internacia Esperanto-Kursejo, |
cn-005 | 2.Monumento | 2.Zamenhof-Monumento (1992) | 2. Informoj : http://www.espero.com.cn/uk2004/e06-tp2.htm Arkivigite je 2006-02-21 per la retarkivo Wayback Machine kaj foto http://www.espero.com.cn/uk2004/images/e06-2-6.jpg[rompita ligilo] | |
cn-006 | Ĉongĉingo (Chongqing) | Esperanto-Tabulo (1995) | ||
cn-007 | Ŝanhajo | Tabulo | Esperanto-Tabulo | "Libraro-Ŝtuparo por Progreso de la Homaro" en Esperanto kaj aliaj lingvoj, vidu artikolon Libra Urbo de Ŝanhajo |
cn-008 | Ŝenĵeno (Shenzhen) | Trinkejo | Esperanto Lounge (2010) | En distrikto Futian. |
cn-009 | Tjanĝin | Dometo | Esperanto-Dometo | Vidu "Esperanto-Dometo en Tjanĝin" ĉe YouTube ; fotoalbumo ĉe ipernity; |
cn-010 | Zaozhuang | Monumento | Zamenhof-busto (28/08/2005) | Farita de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Informoj kaj fotoj en La Ondo de Esperanto n-ro 158 , esperantujo.org n-ro 14696 kaj n-ro 15056[rompita ligilo] , kaj El Popola Ĉinio E-Novaĝoj[rompita ligilo] Laŭ la retejo e-budhano : La 20an de oktobro, kadre de la "2a Internacia Festivalo de Esperanto", okazinta en la urbo Zaozhuang (Ĉinio) oni inaŭguris solene novan ZEO-on, nome, monumento memore al D-ro Zamenhof.La skulptisto estis Sun Jingbao, membro de la loka esperanta asocio.Laŭdire, ĝi estas la plej granda tiutipa en Azio.La kosto de la monumento estis kovrita pere de mondonacoj de esperantistoj el diversaj landoj, ĉefe ĉinaj, koreaj kaj japanaj, kaj kompreneble lokaj. Al tiu afero multon kontribuis la lokaj instancoj kaj universitato. Teksto : Augusto Casquero |
cn-011 | Zaozhuang | Monumento | Esperanto-Domo "Gastiga Centro de la Esperanto-Arbaro" (25/03/2018) | Farita de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Informoj kaj fotoj en Revuo Esperanto nro 1324 (5), Majo 2018 Laŭ la Revuo Esperanto la domo funkcios kiel kultura centro por Esperanto-eventoj kun klasoĉambroj, seminarejoj, ekspoziciejoj, sportejoj ktp Teksto : Bak Giwan |
cn-012 | Zhonghua | Lernejo | Zamenhof-Lernejo (1990) |
Irano
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo | Notoj |
---|---|---|---|---|
ir-001 (d) | Teheran | Esperanto-centro | Irana Esperanto-Centro (1998) | Fotoj Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine |
Israelo
[redakti | redakti fonton]Japanio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo | Notoj |
---|---|---|---|---|
jp-001 | Cubame | Monumento | Monumento por Ōkōzu-Elkonduka Kanalo de Rivero Ŝinano(1931) | La digo estis finkonstruita en 1931. Aperas la tekstoj skribataj de Aoyama Akira : "POR HOMARO KAJ PATRUJO" kaj "FELIĈAJ ESTAS TIUJ KIUJ VIDAS LA VOLON DE DIO EN NATURO". |
jp-002 | Hokuto | Esperanto-domo | Esperanto-domo de Yatugatake (1994 aŭ 1997) | Vidu : Esperanto-domo en Jacugatake |
jp-003 | Hanamaki, Kamaiŝi | Fervojaj stacioj | Kamaishi-Linio(1995) |
Fervojaj stacidomoj portas karesnomojn en Esperanto.
Informoj : http://www.jei.or.jp/foto/foto_zeo.htm#iwate |
jp-004 | Morioka, Mijako, Kamaiŝi | Fervojaj stacioj | Yamada-Linio(1995) | Fervojaj stacidomoj portas karesnomojn en Esperanto.
|
jp-005 | Kameoka | 1.Strato | 1.Esperanto-strato (1963) | |
jp-006 (d) | 2.Monumento | 2.Esperanto-monumento (1963) | 2. Monumento de religio Oomoto : Unu Dio, unu Mondo, unu Interlingvo Situo : 35° 00′ 44″ N 135° 34′ 57″ O / 35.012345 °N, 135.582388 °O (mapo) | |
jp-007 (d) | Kioto | Hotelo/Gastejo | Esperanto-domo | Retejo kun informoj : http://ha3.seikyou.ne.jp/home/setuko/esp.html Arkivigite je 2014-02-25 per la retarkivo Wayback Machine ; Situo : 34° 59′ 50″ N 135° 45′ 18″ O / 34.9972756 °N, 135.7550509 °O (mapo) |
jp-008 | Kumamoto | Tombo | Tombo de d-ro Turuno Rokuro | 32° 48′ 02″ N 130° 41′ 33″ O / 32.800586 °N, 130.692608 °O (mapo) En Templo Zenjo-ji. Informoj kaj fotoj : http://www.jei.or.jp/foto/foto_zeo.htm Arkivigite je 2014-02-23 per la retarkivo Wayback Machine< |
jp-009 | Ŝimosuŭa | Tabuloj | (Malnova) tunelo, la Wada-Toge-Tunelo de Ŭada-Montpasejo sur la malnova parto de Nacia aŭtovojo 142(1933) | Skribita de Aoyama Akira: "Por la Volo de la Homaro" ; "Kun penoj de la Homaramo" Ĉe la enirejo de Ŝimosuŭa ankaŭ estas 2 monumentaj tabuloj pri la finkonstruo de la tunelo. |
jp-010 (d) | Tokio | Kafejo | SOJO | Malfermita en 2017 35° 42′ 30″ N 139° 43′ 24″ O / 35.708314 °N, 139.723434 °O (mapo) |
Korea Respubliko
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo | Notoj |
---|---|---|---|---|
kr-001 | Pohang | Kliniko | La Espero | Retejo : http://www.esperoim.com/ Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Informoj : http://www.espero.com.cn/05e/05e-03k/03-5e-3k-11.htm Arkivigite je 2008-09-08 per la retarkivo Wayback Machine |
kr-002 (d) | Seulo | E-domo | Seula Esperanto-Kulturcentro (1991) | Vidu artikolon |
Libano
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo | Notoj |
---|---|---|---|---|
lb-001 | Beirut | Strato | Esperanto-strato (1960) | Informoj en la Libera Folio |
Nepalo
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo | Notoj |
---|---|---|---|---|
np-001 | Bandipur | Monumento | Esperanto monumento (1994) |
Rusio
[redakti | redakti fonton]Vidu en Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Eŭropo#Rusio.
Vjetnamio
[redakti | redakti fonton]Identigila kodo | Urbo | Kategorio | Oficiala nomo | Notoj |
---|---|---|---|---|
vn-001 | Hanojo | Plato | Ŝtona plato | Sur la muro de la Kultura Domo Nguyen Van To, en Hang Quat strato, estas ŝtona plato kun tiuj vortoj: «Tie ĉi estas la lulilo de la vjetnama esperanta movado dum la jaroj 1930». Tiu plato estas enmurigita en 2001, okaze de la 45a datreveno de Vjetnama Esperanto-Asocio. |
vn-002 | Arbo | Zamenhof-arbo (1999) | Plantita okaze de la dua Azia Kongreso de Esperanto ; platon kun klarigoj estas preparataj de Vjetnama Esperanto-Asocio (foto[rompita ligilo], artikolo Arkivigite je 2011-04-17 per la retarkivo Wayback Machine). | |
vn-003 | Epitafo | Tombo de Nguyen Van Kinh | Epitafo sur la tombo de s-ro Nguyen Van Kinh, fondinto de Vjetnama Esperanto Asocio, kun verda stelo. La plato kun verda stelo jam ekzistas, kun vortoj "Nguyen Van Kinh (1916-1981). Eminenta soci-aganto, la fondinto de Vjetnama Pacdenfenda Esperantista Asocio (VPEA)". (Artikolo de VEA Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine) | |
vn-004 | Arbo | Zamenhof-arbo (2012) | Plantita okaze de la 97-a Universala Kongreso (UK 2012). Plato kun klarigo. | |
vn-005 | Danango | Arbo | Zamenhof-arbo (26-04-2019) | Tabelo en la vjetnama kaj esperanto: Plantita okaze de la naŭa Azia-Oceania Kongreso de Esperanto 4/2019. En la junulara park de Danango |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|