Listo de membroj de la ekspedicio Shackleton-Rowett
Aspekto
Jen listo de ĉiuj homoj, kiuj partoprenis al la ekspedicio Shackleton-Rowett de 1921-1922 al Antarkto, sur la ŝipo Quest.
Nomo | Naskiĝinta | Mortinta | Posteno | Pliaj informoj |
---|---|---|---|---|
Ernest Shackleton |
1874 | 1922 | Estro | Mortis en Sud-Georgio dum la ekspedicio. |
Frank Wild |
1873 | 1939 | Vicestro | Estriĝis post la morto de Shackleton. Estis jam la vic-ekspediciestro dum la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
Frank Worsley |
1872 | 1943 | Ŝipestro de la Quest | Eksa ŝipestro de la Endurance dum la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
Alexander Kerr | 1892 | 1964 | Inĝeniero | Veterano de la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
James McIlroy | 1879 | 1968 | Kirurgo/Meteorologo | Veterano de la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
Alexander Macklin |
1889 | 1967 | Kirurgo/Responsulo pri stokoj kaj ekipaĵoj | Veterano de la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
Leonard Hussey |
1891 | 1964 | Meteorologo/Asistanta kirurgo | Akompanis la kadavron de Shackleton al Montevideo kaj sekve ree al Sud-Georgio por ĉeesti lian entombigon. Veterano de la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
Charles Green |
1888 | 1974 | Kuiristo | Veterano de la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
Thomas McLeod | 1869 | 1960 | Ŝipano | Veterano de la Imperia Transantarkta Ekspedicio. |
Roderick Carr | 1891 | 1971 | Piloto | Partoprenis en la scienca laboro, ĉar la ekspedicia aviadilo estis neuzebla. |
James Dell | c.1880 | 1968 | Elektristo, ŝipano | Veterano de la ekspedicio Discovery. |
Hubert Wilkins | 1888 | 1958 | Biologo | |
George Vibert Douglas | 1892 | 1939 | Geologo | |
James Marr | 1902 | 1965 | Skolto | Elektita kun Mooney inter 1 700 kandidatoj por aniĝi al la ekspedicio. |
Norman Mooney | ĉ.1904 | Skolto | Forlasis la ŝipon en Madejro pro kronika marmalsano | |
Douglas George Jeffrey | 1885 | 1972 | Navigisto | |
Eriksen | Harpunisto | Revenis hejmen, kiam la Quest haltis en Rio-de-Ĵanejro por riparado. | ||
John Charles Bee-Mason | ĉ.1875 | 1957 | Fotisto | Forlasis la ŝipon en Madejro pro kronika marmalsano |
C. E. Smith | 2-a inĝeniero | |||
Harold Watts | Manipulanto de la sendrata aparataro | |||
G. H. Ross | Ŝoforo | |||
S. S. Young | Ŝoforo | Aniĝis al la ekspedicio en Rio-de-Ĵanejro | ||
Harold Arthur Argless | 1899 | 1929 | Ŝoforo | Aniĝis al la ekspedicio en Rio-de-Ĵanejro |
Christopher Naisbitt | Asistanta kuiristo | Aniĝis al la ekspedicio en Rio-de-Ĵanejro | ||
Query (hundo) | 1920/21 | 1922 | Fetiĉo | Dronis la 9-an de junio 1922 |
References
[redakti | redakti fonton]- Mills, Leif (1999). Frank Wild. Whitby: Caedmon of Whitby. ISBN 0-905355-48-2.
- Wild, Frank. "Shackleton's Last Voyage: The Story of the Quest". www.archive.org. Retrieved on 3 December 2008.
- Wild, Frank (2 February 1923). "The Voyage of the Quest". The Geographical Journal (2): 73-97.