Listo de senatanoj de Bas-Rhin
Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la franca departemento Bas-Rhin.
Senatanoj elektitaj en la 3-a respubliko
[redakti | redakti fonton]Senatanoj de 1920 ĝis 1927
[redakti | redakti fonton]- Nicolas Delsor (UPR), senatano de 1920 ĝis 1927, eksa membro de la germana imperia Reichstag.
- Michel Diebolt-Weber (Demokrato), senatano de 1920 ĝis 1935 .
- Frédéric Eccard (Demokrato), senatano de 1920 ĝis 1935 (venkita).
- Émile Taufflieb (alpar. UPR), senatano de 1920 ĝis 1927 (venkita).
- Lazare Weiller (app UPR), senatano de 1920 ĝis 1928, eksa deputito de Charente, kaj patro de Paul-Louis Weiller.
Senatanoj de 1927 ĝis 1935
[redakti | redakti fonton]Michel Diebolt-Weber (Demokrato) kaj Frédéric Eccard (Demokrato) estis reelektitaj kaj tri novaj senatanoj estis elektitaj :
- Hubert de Andlau de Hombourg (UPR), senatano de 1927 ĝis 1940, membro de la frakcio "Respublikana Popola Unuiĝo".
- Jean de Leusse (UPR poste APNA), senatano de 1927 ĝis 1940.
- Eugène Muller (UPR), senatano de 1927 ĝis 1940, eksa deputito de 1919 ĝis 1924.
Senatanoj de 1935 ĝis 1940
[redakti | redakti fonton]Hubert de Andlau de Hombourg, Jean de Leusse kaj Eugène Muller estis reelektitaj kaj du novaj senatanoj anstataŭis Michel Diebolt-Weber kaj Frédéric Eccard :
- Joseph Sigrist (UPR), senatano de 1935 ĝis 1940, deputito en 1946.
- Jean-Jacques Urban (Demokrato), senatano de 1935 ĝis 1940.
Senatanoj elektitaj en la 4-a respubliko
[redakti | redakti fonton]- Jean-Philippe Bapst (MRP), senatano de 1958 ĝis januaro 1959.
- Albert Ehm (MRP, senatano de 1947 ĝis 1950 (demisiis). Li forlasis MRP por kuniĝi al la gaŭlista movado, kaj estis elektita deputito de Sélestat de 1958 ĝis 1978.
- Robert Hoeffel (RPF), senatano de 1948 ĝis 1959, venkita en 1959 je ĝenerala surprizo kape de la gaŭlista listo. Urbestro de Handschuheim
- Ernest Koessler (MRP), senatano de 1952 ĝis 1958.
- Alfred Oberkirch, (MRP), senatano de 1946 ĝis 1947 (morto). Eksa deputito (UPR poste APNA) de Sélestat de 1919 ĝis 1940.
- René Radius (RPF), senatano de 1948 ĝis 1958. Li estis elektita deputito de Strasbourg en 1958 (ĝis en 1978), vicurbestro de Strasbourg.
- Paul Wach (MRP), senatano de 1952 ĝis 1968, vicurbestro de Strasbourg.
- Alfred Wehrung (MRP), senatano de 1946 ĝis 1948 (venkita) poste de 1950 ĝis 1952 (venkita).
- Alfred Westphal (RPF), senatano de 1946 ĝis 1952 (venbkita), urbestro de Diemeringen, departementa konsiliano de Drulingen. Li estis elektita deputito de Saverne de 1962 ĝis 1973.
Senatanoj elektitaj en la 5-a Respubliko
[redakti | redakti fonton]Senatanoj de 22-a de septembro 1959 ĝis la 22-a de septembro 1968
[redakti | redakti fonton]- Louis Jung MRP, urbestro kaj departementa konsiliano de Harskirchen.
- Michel Kauffmann MRP, urbestro de Ittenheim
- Michel Kistler MRP, urbestro de Herrlisheim
- Paul Wach MRP, 1-a vicurbestro de Strasbourg.
Sekve de la sukceso de la UNR per la deputitaj balotoj de novembro 1958, kiuj forte malfortigis la MRP en la departemento, la senatanaj balotoj inversigis la tendencon, ebligante gravan sukceson de la kristanaj demokratoj, malfavore al la gaŭlista listo, kondukita de la senatano Robert Hoeffel. La listo MRP, kondukita de proksimulo de la nova urbestro de Strasbourg Pierre Pflimlin, la eliranta senatano Paul Wach, havis avantaĝon kombini reprezenton de Strasbourg kaj de la kamparo, kun la ĉeesto de tri lokaj elektitoj; Michel Kauffmann, eksa deputito RPF, kiu kuniĝis al MRP pri la eŭropa temo, Michel Kistler, reprezentanto de Outre-Forêt, kaj Louis Jung, kiu devis resti senatano ĝis en 1995, profitante ne komunan longtempecon. Tiu listo venkis en la 1-a balotvico la « grandan favorulon » de la baloto - pruvo de la akreco de la batalo por la Senato - la elirantan senatanon Robert Hoeffel. Lia listo, konsistanta el kamparaj urbestroj - R.Hoeffel kaj Alfred Westphal de Diemeringen, de la urbestro de Obernai, Marcel Gillmann, kaj de la urbestro de Schiltigheim, Georges Ritter. Fronte al la aktiva kampanjo kondukata de la MRP, la UNR, malmulte ĉeesta, fine perdis la du seĝojn, kiujn ĝi havis ĝis tiam. Du el la samlistanoj de R. Hoeffel, MM Westphal kaj Ritter, estis poste elektitaj en la Nacia Asembleo en 1962. Tiu baloto estis montrinta la persistecon de la influo de MRP al la « grandaj balotantoj ».
Senatanoj de 22-a de septembro 1968 ĝis la 24-a de septembro 1977
[redakti | redakti fonton]- Louis Jung (UCDP - Centrisma Unuiĝo de ProgresDemokratoj), urbestro kaj departementa konsiliano de Harskirchen.
- Michel Kauffmann (UCDP - Centrisma Unuiĝo de ProgresDemokratoj), urbestro de Ittenheim.
- Alfred Kieffer (UCDP _ Centrisma Unuiĝo de ProgresDemokratoj), urbestro de Eichhoffen.
- Michel Kistler (UCDP - Centrisma Unuiĝo de ProgresDemokratoj), urbestro de Herrlisheim.
Organizitaj sekve de gaŭlista triumfo per la balotoj de 1968, la senatanaj balotoj grande surprizis, la centrisma listo MRP konservis siajn kvar seĝojn, kiam ĉiuj gaŭlistaj kandidatoj perdis sufiĉe klare.
Senatanoj de 25-a de septembro 1977 ĝis la 27-a de septembro 1986
[redakti | redakti fonton]- Daniel Hoeffel (UDF) demisiis la 5-an de majo 1978 (fariĝinta membro de la 3-a registaro de Raymond Barre). Refariĝinta senatano la 27-an de septembro 1981. Urbestro de Handschuheim.
- Jean-Paul Hammann (RPR) demisiis la 28-an de julio 1981. Urbestro de Ittenheim.
- Louis Jung (Centrisma Unuiĝo - UDF). Urbestro kaj departementa konsiliano de Harskirchen.
- Paul Kauss (RPR), urbestro kaj departementa konsiliano de Bischwiller.
- Marcel Rudloff (Union Centriste - UDF). Vicurbestro de Strasbourg, departementa konsiliano de Strasbourg IV.
Fronte al rezigno de tri el la kvar elirantaj senatanoj - nur Louis Jung decidis rekandidatiĝi - la listo de la unuiĝo CDS-RPR prezentis grandan renoviĝon, tiom politike kiom persone, kaj facile konkeris la kvar seĝojn.
Senatanoj de 28-a de septembro 1986 ĝis la 24-a de septembro 1995
[redakti | redakti fonton]- Daniel Hoeffel (UDF) demisiis la 29-an de aprilo 1993 (fariĝinta membro de la registaro de Édouard Balladur), prezidanto de la Departementa Konsilio, elektita de la kantono Strasbourg 7, urbestro de Handschuheim.
- Jean-Paul Hammann (RPR) fariĝinta senatano la 30-an de aprilo 1993 por anstataŭi Daniel Hoeffel, urbestro de Ittenheim.
- Paul Kauss, RPR, urbestro de Bischwiller, mortinta en 1991
- Joseph Ostermann (RPR) fariĝinta senatano la 4-an de novembro 1991 sekve de la morto de Paul Kauss, urbestro kaj departementa konsiliano de Wasselonne.
- Louis Jung (Centrisma Unuiĝo - UDF), urbestro de Harskirchen.
- Philippe Richert (Centrisma Unuiĝo - UDF) elektita la 27-an de septembro 1992, elektita du Kantono La Petite-Pierre
- Marcel Rudloff (Centrisma Unuiĝo - UDF) nomumita membro de la Konstitucia Konsilio la 5-an de marto 1992. Urbestro de Strasbourg, prezidanto de la Regiona Konsilio de Alzaco.
- André Traband (Centrisma Unuiĝo - UDF) fariĝinta senatano la 6-an de marto 1992 por anstataŭi Marcel Rudloff, nomumita membro de la Konstitucia Konsilio, urbestro de Haguenau.
Kondukataj de la elirantaj senatanoj, gravaj politikistoj de la departemento kaj de la regiono, Daniel Hoeffel prezidanto de la Departementa Konsilio, kaj Marcel Rudloff, prezidanto de la Regiona Konsilio kaj urbestro de Strasbourg, kaj de la elirantaj senatanoj, Louis Jung kaj Paul Kauss, la listo de unuiĝo UDF-RPR grandege sukcesis. Ĉiu el la kvar kandidatoj arigis pli ol 80 % de la voĉoj.
Senatanoj de 24-a de septembro 1995 ĝis la 26-a de septembro 2004
[redakti | redakti fonton]- Philippe Richert (UDF poste UMP), elektita de la Kantono La Petite-Pierre
- Daniel Hoeffel (UDF poste UMP), prezidanto de la Departementa Konsilio, elektita de la kantono Strasbourg 7, urbestro de Handschuheim.
- Joseph Ostermann (RPR poste UMP), urbestro kaj departementa konsiliano de Wasselonne.
- Baloto nuligita de la Konstitucia Konsilio la 16-an de decembro 1995
- Reelektita la 11-an de februaro 1996
- Francis Grignon (UDF poste UMP), urbestro kaj departementa konsiliano de Nordhouse.
Organizitaj iom post la prezidentaj kaj municipaj balotoj de 1995, markitaj per granda renoviĝo de la anaro de la "grandaj balotantoj", la sentanaj balotoj estigis malmultajn surprizojn. La listo de unuiĝo UDF-RPR, kondukata de la eliranta senatano kaj "estro" de la departemento, Daniel Hoeffel, sukcesis elektigi siajn kvar membrojn, malgraŭ intensa dekstra konkurenco.
Senatanoj ekde la 26-a de septembro 2004
[redakti | redakti fonton]La senatanoj de Bas-Rhin elektitaj la 26-an de septembro 2004 estis nuligitaj la 26-an de novembro 2004 de la Konstitucia Konsilio. Ilis ĉiuj estis reelektitaj la 20-an de februaro 2005 :
- Philippe Richert (UMP), nomumita al la registaro kaj anstataŭita de André Reichardt la 15-an de decembro 2010 ;
- Fabienne Keller (UMP), municipa konsilianino de Strasbourg, urbestro de Strasbourg ĝis en 2008 ;
- Francis Grignon (UMP), departementa konsiliano de Kantono Erstein ;
- Esther Sittler (UMP), urbestro de Herbsheim ;
- Roland Ries (PS), urbestro de Strasbourg ekde 2008.
Sekve de la modifo de la senatana balotsistemo, kaj pro la aldono de 5-a seĝo por la departemento, la balotoj de 2004 okazis por la 1-a fojo laŭ propôrcia lista balotsistemo.