Listo de senatanoj de Haut-Rhin
Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la franca departemento Haut-Rhin.
Senatanoj elektitaj en la 3-a respubliko
[redakti | redakti fonton]- Robert Bourgeois (alpar. UPR, poste APNA), senatano de 1920 ĝis 1935.
- Médard Brogly (UPR), senatano de 1935 ĝis 1940, eksa deputito (1928-1935) kaj departementa konsiliano de Huningue.
- Joseph Brom (UPR), senatano de 1935 ĝis 1940, eksa deputito (1924-1935) kaj departementa konsiliano.
- Sébastien Gegauff (Demokrato), senatano de 1920 ĝis 1935 (morto).
- Paul Helmer (UPR), senatano de 1920 ĝis 1929 (morto).
- Paul Jourdain (Demokrato), senatano de 1927 ĝis 1940, eksa deputito kaj urbestro de Altkirch.
- Paul Ostermann (alpar. UPR), senatano de 1935 ĝis 1940.
- Joseph Pfleger (APNA), senatano de 1929 ĝis 1935 (venkita), eksa deputito (1919-1929).
- Jules Scheurer (Demokrato), senatano de 1920 ĝis 1927.
Senatanoj elektitaj en la 4-a respubliko
[redakti | redakti fonton]- Charles Édouard Amiot (MRP), senatano de 1946 ĝis 1948 (venkita).
- Georges Bourgeois (RPF), senatano de 1948 ĝis 1951 (elektita deputito ĝis en 1978), urbestro de Pulversheim.
- Lucien Gander (RPF), senatano de 1951 ĝis 1952, urbestro de Mulhouse.
- Eugène Garessus (app CNIP), senatano de 1957 ĝis 1958.
- Gérard Hartmann, (CNIP), senatano de 1952 ĝis 1956 (morto).
- Paul-Jacques Kalb (RPF), senatano de 1948 ĝis 1964 (morto), malsukcesinta kandidato al la prezideco de la respubliko en 1953.
- Joseph Pfleger (MRP), senatano de 1946 ĝis 1948, eksa deputito kaj eksa senatano de la 3-a respubliko (1919-1936).
- Édouard Richard (SFIO), senatano de 1946 ĝis 1948 (venkita), eksa urbestro de Colmar, eksa deputito.
- Eugène Ritzenthaler (RPF), senatano de 1958 ĝis 1968, eksa deputito.
- Modeste Zussy (RPF), senatano de 1948 ĝis 1968, departementa konsiliano de Thann.
Senatanoj elektitaj en la 5-a Respubliko
[redakti | redakti fonton]Senatanoj de Haut-Rhin de la 22/09/1959 ĝis la 25/09/1968
[redakti | redakti fonton]- Paul-Jacques Kalb (UNR)
- Eugène Ritzenthaler (UNR), eksa deputito.
- Modeste Zussy (UNR, departementa konsiliano de kantono Thann.
- Charles Stoessel (MRP), elektita senatano en septembro 1965 anstataŭ P-J Kalb, mortinta en oktobro 1966.
- Charles Zwickert (MRP), anstataŭanto de C.Stoessel, fariĝinta senatano sekve de lia morto en oktobro 1966.
Senatanoj de Haut-Rhin de la 22/09/1968 ĝis la 25/09/1977
[redakti | redakti fonton]- Marcel Nuninger (Centrisma Unuiĝo - UDF), urbestro de Illfurth.
- Pierre Schielé (Centrisma Unuiĝo - UDF), urbestro de Thann.
- Charles Zwickert (Centrisma Unuiĝo - UDF), vicurbestro de Colmar.
Organizitaj iom post la gaŭlista ondo de la deputitaj balotoj de junio 1968, la senatanaj balotoj montris male volon similan al tiu esprimita en Bas-Rhin, ekvilibrigi la politikan reprezenton de la departemento. Je ĝenerala surprizo, kiam ĉiuj deputitoj estis tiam gaŭlistaj, la listo MRP kondukita de la urbestro de Illfurth kaj reprezentanta Sundgau, Marcel Nuninger, la urbestro de Thann, Pierre Schielé kaj la eliranta senatano Charles Zwickert, facile venkis ekde la 1-a balotvico kontraŭ la listo UDR de la elirantaj senatanoj, Modeste Zussy kaj Eugène Ritzenthaler. Eluzo de la senatanoj UDR ŝajnis tre sentebla. Tiu malvenko markis krome la 1-an ŝtupon de resupreniro de la kristanaj demokratoj fronte al gaŭlismo, kiu kreskiĝis en la la jardeko de 1970.
Senatanoj de Haut-Rhin de la 25/09/1977 ĝis la 28/09/1986
[redakti | redakti fonton]- Henri Goetschy (Centrisma Unuiĝo - UDF), prezidanto de la Departementa Konsilio, elektita de Soultz-Haut-Rhin.
- Pierre Schielé (Centrisma Unuiĝo - UDF), urbestro de Thann. kvestoro de la Senato.
- Charles Zwickert (Centrisma Unuiĝo - UDF), vicurbestro de Colmar.
La senatana baloto de 1977 ebligis facilan reelekton de la du elirantaj senatanoj, Pierre Schielé, urbestro de Thann, kaj Charles Zwickert, proksimulo de la urbestro de Colmar Joseph Rey. Marcel Nuninger decidis ne rekandidatiĝi, favorante la kandidatiĝon de la "estro" de la departemento. Ankaŭ la nova prezidanto de la Departementa Konsilio, Henri Goetschy, fervora defendanto de dulingvismo en Alzaco, estis same facile elektita ekde la 1-a balotvico. Kvankam konsistanta el tri membroj du CDS, la listo de la tri senatanoj estis subtenata de ĉiuj partioj UDF kaj RPR, ĝi respondis al la nova politika ekvilibro de la departemento, markita per forta puŝo de la centristoj ekde 1973, kun la transdono de la Departementa Konsilio de la RPR-a Georges Bourgeois al la CDS-a Henri Goetschy. "Diverse dekstra" listo, konsistanta el kamparaj urbestroj kondukita de la urbestro de Bergheim, Pierre Walter, ne sukcesis malstabiligi la oficialan liston.
Senatanoj de Haut-Rhin de la 28/09/1986 ĝis la 24/09/1995
[redakti | redakti fonton]- Hubert Haenel (RPR), urbestro de Lapoutroie.
- Henri Goetschy (Centrisma Unuiĝo - UDF), prezidanto de la Departementa Konsilio, elektito de Soultz-Haut-Rhin.
- Pierre Schielé (Centrisma Unuiĝo - UDF), urbestro de Thann.
Okaze de la renovigo de 1986, la centrisma supereco estis forte venkita de la sola kandidatiĝo de la RPR-ano Hubert Haenel, eksa kunlaboranto de la prezidento Valéry Giscard de Estaing, kiu sukcesis superi la elirantan senatanon Charles Zwickert, eluzita per preskaŭ dudekjara ĉeesto en la Senato, en la unua balotvico, poste estis elektita en la dua vico kun subteno de UDF. La prezidanto de la Departementa Konsilio, Henri Goetschy, kaj la urbestro de Thann, Pierre Schielé, estis facile reelektitaj en la unua balotvico, markante la konstantecon de forta kristandemokrata influo al la grandaj balotantoj. Iom poste, PIerre Schielé estis devigita rezigni pri sia posteno de kvestoro, kaj Henri Goetschy vole forlasis sian postenon de prezidanto de la Departementa Konsilio al la CDS-ano Jean-Jacques Weber.
Senatanoj de Haut-Rhin de la 24/09/1995 ĝis la 26/09/2004
[redakti | redakti fonton]- Hubert Haenel (RPR poste UMP), vicprezidanto de la Regiona Konsilio de Alzaco, urbestro de Lapoutroie.
- Daniel Eckenspieller (UDF poste UMP), urbestro de Illzach.
- Jean-Louis Lorrain (UDF poste UMP), urbestro de Landser, vicprezidanto de la Departementa Konsilio.
La senatanaj balotoj de 1995 estis markitaj per la foriro de la du elirantaj senatanoj de UDF-CDS, Pierre Schielé kaj Henri Goetschy, "gravaj personoj" de la alzaca politika vivo ekde la komenco de la jardeko de 1970. Fronte al forta dekstra konkurenco, kun la kandidatiĝoj de René Danesi, Charles Buttner, Pierre Brand aŭ Jean-Paul Diringer, la lasta eliranta senatano sortant, Hubert Haenel, atingis propran sukceson sukcesante elektigi ĉiujn anojn de sia listo, kies malfermita kaj renovigita karaktero verŝajne plaĉis al la grandaj balotantoj. La urbestro de Illzach sendependa, proksima al RPR, Daniel Eckenspieller, venkis en la dua balotvico, same kiel la reprezentanto de la Departementa Konsilio, la CDS-ano Jean-Louis Lorrain. La urbestro de Mulhouse, Jean-Marie Bockel, tiam kandidato de PS, atingis bonan rezulton sed ne sukcesis elektiĝi. Plifortigita en Haut-Rhin per tiu sukceso, Hubert Haenel tamen malsukcesis poste esti elektita kiel prezidanto de la Regiona Konsilio kontraŭ Adrien Zeller.
Senatanoj ekde la 26/09/2004
[redakti | redakti fonton]- Hubert Haenel (UMP), nomumita membro de la Konstitucia Konsilio en marto 2010
- Jean-Louis Lorrain (UMP), vicprezidanto de la Departementa Konsilio, fariĝinta senatano la 7-an de marto 2010, sekve de la nomumo de Hubert Haenel al la Konstitucia Konsilio, mortis la 27-an de junio 2013
- Françoise Boog (UMP), urbestro de Meyenheim, fariĝinta senatanino la 28-an de junio 2013, post la mort de Jean-Louis Lorrain
- Catherine Troendlé (UMP), urbestro de Ranspach-le-Bas
- Patricia Schillinger (PS), urbestro de Hégenheim de 2008 ĝis 2014.
- Jean-Marie Bockel (PS, RDSE, poste UDI-UC), anstataŭita de junio 2007 ĝis decembro 2010 de Jacques Muller (La Verduloj), okaze de siaj ministeriaj oficoj en la 2-a registaro de François Fillon