Saltu al enhavo

Litova Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el LitEA)
Litova Esperanto-Asocio
Lietuvos esperantininkų sąjunga
Emblemo de Litova Esperanto-Asocio
Lando  Litovio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1919 / 1988
Interretejo www.esperanto.lt
vdr

La Litova Esperanto-Asocio (mallongigo LitEA, ĉar "LEA" estus tro malklara, litove Lietuvos esperantininkų sąjunga) estis fondita en 1919, refondita en 1988 kaj aliĝis al la Universala Esperanto-Asocio en 1989. Organo estas la periodaĵo Litova Stelo, eldonata kun paŭzoj de la jaro 1914. La asocia sidejo estas en la historia domo de Aleksandro Silbernik, la bopatro de Ludoviko Zamenhof, en strato nomata Zamenhofo gatvė (iuj fotoj sekvas sube) de la historia urbocentro de Kaŭno, kaj plia oficejo estis en 1999 establita en Vilno. La asocio oficiale deklariĝis komunutila.

asocia ŝildo ĉe la sidejo de Litova Esperanto-Asocio en la historia domo "Zamenhofa strato 5" en Kaŭno

Internacia rekono

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1959 en Litovio ĉiujn tri jarojn okazas la tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Estraranoj de UEA plurfoje vizitis Litovion, ili per perado de LitEA renkontiĝis kun plej altaj gvidantoj kaj respondeculoj de la lando. La internacian agnoskon de Litova Esperanto-Asocio pruvas ankaŭ la fakto, ke UEA decidis organizi la 90-an Universalan Kongreson de Esperanto en Vilno en 2005, kiun partoprenis pli ol 3 000 esperantistoj el 70 landoj.

Laŭ la stato de 2023 daŭre estas pli ol 3 000 Esperanto-parolantoj en Litovio. Pli ol triono el ili apartenas al Litova Esperanto-Asocio. Por ŝtato kiu sume havas malpli ol 3 milionojn da loĝantoj, tio estas solida procentaĵo. Al la supra sumo aldoniĝas multaj litovaj esperantistoj, kiuj post la restariĝo de la Litova Respubliko kaj la remalfermiĝo de la limoj en Eŭropo elmigris al aliaj landoj, sed tie daŭre flegas kaj Esperanton kaj la gepatran litovan lingvon - aparte multaj tiaj esperantistaj elmigrintoj estas en Germanio kaj Usono, iom malpli dense en Svedio, Francio, Nederlando kaj Britio, sed la diasporo ankaŭ kovras Sudamerikon kaj Aŭstralion. Tiu fenomeno estas ĝenerala pri la meza generacio de ĉiuj orienteŭropaj landoj, ne en ĉiuj la Eliro tiom fortas kiom en Litovio, sed la litovaj esperantistoj ekster Litovio grave kontribuas al la internaciigo de la movado. Kaj inverse pro internaciaj pariĝoj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj ekvivis en Litovio - konata ekzemplo por tio estas la korea esperantisto Choe Taesok, kiu de multaj jaroj kun sia familio vivas en Vilno, laboras kiel ĵurnalisto por amaskomunikiloj en Sud-Koreio kaj interalie estas administranto de la retejo de Litova Esperanto-Asocio.

Estraro (en 2022-23)

[redakti | redakti fonton]

Kompare en 2008-2010

[redakti | redakti fonton]

Oficejo en Kaunas

[redakti | redakti fonton]

la bogepatra domo de Zamenhof

  • Sekretariino: Ernesta Piečiūtė
  • Adreso: Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas
  • Tel.: (+370 37) 20 85 03, fakso: 22 86 16

Oficejo en Vilnius

[redakti | redakti fonton]
  • Respondeca sekretariino: Irena Alijošiūtė
  • a.d. 178, LT-01003 Vilnius
  • Tel. (8-5) 231 2313; 8-6866-9875

Litova Esperanto-Asocio
Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio
Tel.: (+370 37) 208 503, fakso: 228 616
Retpoŝto: litova.ea@mail.lt

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Impresoj de la Zamenhofa strato de Kaŭno

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.