Saltu al enhavo

Longbeka ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longbeka ralo
Longbeka ralo, Rallus longirostris
Longbeka ralo, Rallus longirostris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Ralo Rallus
Linnaeus, 1758
Specio: Longbeka ralo Rallus longirostris
Boddaert, 1783
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longbeka ralo (laŭ la latina scienca nomo Rallus longirostris, nomita ankaŭ Mangrova ralo) estas birdospecio de la familio Raledoj kaj genro Ralo (Rallus). Ĝi troviĝas en Centra kaj Suda Ameriko.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Longbeka ralo estis priskribita de la franca polimato Georges-Louis Leclerc de Buffon en 1781 en sia Histoire Naturelle des Oiseaux laŭ specimeno akirita en Franca Gujano.[3] La birdo estis ankaŭ bildigita en mankolorigita plato gravurita de François-Nicolas Martinet en Planches Enluminées D'Histoire Naturelle kiu produktiĝis sub superrigardo de Edme-Louis Daubenton por akompani la tekston de Buffon.[4] Nek la plato nek la priskribo de Buffon inkludis sciencan nomon, sed en 1783 la nederlanda natursciencisto Pieter Boddaert stampis la duvortan nomon Rallus longirostris en sia katalogo de Planches Enluminées.[5] La genron Rallus starigis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la dela eldono de sia verko Systema Naturae.[6] La specia epiteto longirostris kombinas la latinajn vortojn longus kun la evidenta signifo "longa" kaj -rostris kun la signifo " kun beko".[7]

La Longbeka ralo estis dekomence konsiderata samspecia kun tio kio estas nun la Azteka ralo (R. tenuirostris), la Ralo de Ridgway (R. obsoletus), la Eleganta ralo (R. elegans), kaj la Krepitoralo (R. crepitans), kaj pli ĵuse samspecia kun la Ralo de Ridgway kaj kun la Eleganta ralo. Ĉiuj taksonomiaj sistemoj nun interkonsentas ke ĉiu el la kvin estas aparta specio baze sur studo de 2013 kiu priskribis ties diferencajn genetikojn kaj morfologiojn.[8][1][9][2] Multaj sistemoj traktas ĝin kiel plej proksime rilata al la Ralo de Ridgway.[10]

Oni agnoskis ok subspeciojn de la Longbeka ralo nome la jenaj:[1]

  • R. l. phelpsi Wetmore, 1941
  • R. l. dillonripleyi Phelps Jr. & Aveledo, 1987
  • R. l. margaritae Zimmer & Phelps, 1944
  • R. l. pelodramus Oberholser, 1937
  • R. l. longirostris Boddaert, 1783
  • R. l. crassirostris Lawrence, 1871
  • R. l. cypereti Taczanowski, 1878
  • R. l. berryorum J.M. Maley, J.E. McCormack, W.L.E. Tsai, E.M. Schwab, J. Van Dort, R.C. Roselvy, & M.D. Carling, 2016[11]

La Longbeka ralo estas proksimume 33 cm longa kaj pezas 260 ĝis 310 g. Ĝi havas longan, sveltan, kaj iomete kurban bekon kun bruneta maksilo kaj oranĝflava mandiblo. Ĝiaj kruroj estas hele oranĝruĝaj. Ambaŭ seksoj havas la saman plumaron. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio R. l. longirostris havas obtuze grizbrunajn suprajn partojn kun pli malhelaj centroj en la plumoj. Ili havas blankan antaŭokulan strion sur sia palgriza vizaĝo, blankecan gorĝon, sablokolorajn kolon kaj bruston kun blanka centro en la ventro, kaj nigrajn kaj blankajn striojn sur la flankoj. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj sed estas pli malhelaj kaj pli senkoloraj.[12]

Subspecio R. l. phelpsi havas pli malhelajn kronon kaj suprajn partojn kaj pli palajn subajn partojn ol la nomiga. R. l. margaritae estas la plej malhela subspecio; ĝi estas pli malgranda ol la nomiga kaj havas pli markitajn striojn sur la flankoj. R. l. pelodramus estas simila en grandeco al margarita sed pli pala. La malhelaj markoj sur la supraj partoj de R. l. cypereti estas pli helaj ol tiuj de la nomiga kaj ankaŭ la malhelaj flankostrioj estas pli helaj.[12]

Distribuado kaj habitatp

[redakti | redakti fonton]

La Longbeka ralo troviĝas dise en marbordoj de Pacifiko ĉe Centrameriko, Kolombio kaj Ekvadoro, kaj de Atlantiko ĉe Venezuelo, Gujanoj kaj Brazilo. Ili vivas en marbordaj mangrovejaj marĉoj kaj saletaj kaj salakvaj marĉoj. La subspecioj distribuiĝas jene:[9][12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  2. 2,0 2,1 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1781) “Le râle a long bec”, Histoire Naturelle des Oiseaux 15 (france). De L'Imprimerie Royale, p. 251–252.
  4. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Râle à long bec, de Cayenne”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 9. De L'Imprimerie Royale.
  5. Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton : avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  6. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. Maley, J.M. (2013). “Mitochondrial and Next-Generation Sequence Data used to Infer Phylogenetic Relationships and Species Limits in the Clapper/King Rail Complex”, The Condor 115 (2), p. 316–329. doi:10.1525/cond.2013.110138. 85989924. 
  9. 9,0 9,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [2] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  10. del Hoyo, J., N. Collar, kaj D. A. Christie (2020). Aztec Rail (Rallus tenuirostris), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 22an de Novembro, 2022
  11. (2016) “Fonseca Mangrove Rail: a new subspecies from Honduras”, Western Birds 47 (4), p. 1–14. doi:10.21199/WB47.4.1. 
  12. 12,0 12,1 12,2 Taylor, B. and D. A. Christie (2020). Mangrove Rail (Rallus longirostris), version 1.0. In Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 22an de Novembro 22, 2022