Loučná (antaŭe Gerštorf, germaneGörsdorf) estas parto de urbo Hrádek nad Nisou en distrikto Liberec en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sudokcidente de Hrádek nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 259 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 993 loĝantoj.
Loučná estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,68 km².
La devena germana nomo de la vilaĝo, Görsdorf, estas evidente derivita de nomo de la fondinto de vilaĝo, de la tn. lokumisto, preskaŭ certe de ia Gerhard. Kun nobela familio Gersdorfidoj, kiu havis sian feŭdajn vilaĝojn ankaŭ en ĉirkaŭa grabštejna senjorujo, la nomo de vilaĝo havas nenion komunan. Ĉar la nomo de la supozata lokumisto, Gerhard, estas pure germana, ĝenerale oni supozas, ke la deveno de la vilaĝo falas jam en periodon de granda germana koloniigo en la 13-a jarcento kaj dum regado de Přemysl Otakar la 2-a. Loučná tiel apartenus al la plej malnovaj municipoj de Liberecio. Sed tio ŝanĝas nenion en la fakto, ke la unua skribmencio pri la municipo situas unue en dokumento el la 6-a de februaro1454, kiam Loučná estas indikata inter pluaj setlejoj de la grabštejna senjorujo.[1]