Václavice (germaneWetzwalde) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Hrádek nad Nisou en distrikto Liberec. Ĝi estas longa pli ol 5 km laŭlonge laŭ zigzaga vojo, kiun borderas rojo Václavický potok. Ĝi troviĝas, proksimume 5 km oriente de Hrádek nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 129 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 422 loĝantoj.
La vilaĝo situas en pentrinda pejzaĝo kun horizonto de Ještěda-kozákova montodorso, Luzacia montaro kaj burgo Oybin en saksia flanko. La ĉefa ŝoseo kondukas el Chrastava al Chotyně kaj plu al Hrádek nad Nisou. Plua vojo kondukas tra Bílý Kostel nad Nisou al Pekařka, kie estas kelke da domoj sur malgranda monteto inter arbaro kaj kampoj finanta de vojkruciĝo meze de Václavice.
Václavice situas en katastra teritorio Václavice u Hrádku nad Nisou kun areo 15,68 km². En la katastra teritorio Václavice u Hrádku nad Nisou situas ankaŭ Uhelná.