Lycium chinense
Lycium chinense | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lycium chinense MILL. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĉina goji-bero, Licio ĉina aŭ science Lycium chinense estas plantospecio el la genro de la licioj (Lycium) el la familio de Solanacoj (Solanaceae). Ĝi hejmiĝas vaste en Eŭrazio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ĉina licio, en Ĉinujo gǒuqǐ 枸杞 = gouqi, kreskas kiel memstara vertikala grimpanta dornohava arbusto. La planto kreskas 0,5 ĝis 1 metron. La folioj longas 5 ĝis 25 mm.
La floroj estas duseksaj kun duopa perianto. La sepaloj estas sonorilformaj kaj harecaj. La purpuraj petaloj estas kunkreskintaj al 9 ĝis 12 mm longa tubero kaj la kronlaboj estas pli mallongaj aŭ samlongaj.
La maturaj ruĝaj beroj longas 7 ĝis 15 mm kaj larĝas 5 ĝis 8 mm. Ili estas ovoformaj kaj enhavas multajn semojn.
La kromosomnombro estas 2n = 24, 36 aŭ 48.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La ĉina licio estas disvastigita de Eŭropo trans sudokcidenta Azio kaj de Pakistano trans Nepalo kaj Ĉinujo ĝis Koreujo, Tajvano, kaj Japanujo. Ĝi estas neofito en Germanujo.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La unua publikigo de Lycium chinense okazis fare de Philip Miller.
La ĉina licio distingiĝas en du vario:
- Lycium chinense MILL. VAR. CHINENSE
- Lycium chinense VAR. POTANINII (POJARKOVA) A.M.LU
Uzado
[redakti | redakti fonton]La beroj de la ĉina licio estás kune kun la ordinara licio (Lycium barbarum) konata kiel gojiberoj.[1][2] La acide amaraj beroj estas aldonitaj en verdan teon. En la ĉina medicino la planto plibonigas la vidkapablon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rachel A. Levin et al.: Evolutionary Relationships in Tribe Lycieae (Solanaceae). In: D. M. Spooner, L. Bohs, J. Giovannoni, R. G. Olmstead, D. Shibata (Hrsg.): Solanaceae VI: Genomics meets biodiversity. Proceedings of the Sixth International Solanaceae Conference. ISHS Acta Horticulturae 745, Juni 2007, ISBN 978-9066054271, S. 225–239.
- Lycium chinense in der Flora of China, Vol. 17.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Chinesischer Bocksdorn. W: FloraWeb.de. germane
- Thomas Meyer: Bocksdorn Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben)
- Datenblatt mit Fotos.
- Lycium chinense bei Useful Tropical Plants, abgerufen am 31. März 2018.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lycium chinense / barbarum - Goji-Beere Arkivigite je 2018-08-11 per la retarkivo Wayback Machine bei Karslruher Institut für Technologie, abgerufen am 3. November 2017.
- ↑ Helmut Pirc: Enzyklopädie der Wildobst- und seltenen Obstarten. Leopold Stocker Verlag, 2015, ISBN 978-3-7020-1635-7.