La unua priskribo pri la vilaĝo devenas el la jaro 1368. Maciejowiec ekstaris piede de Kastela Monto, sur kiu troviĝis frue mezepokakasteleto de slavatribo Bobrzanie [elparolu: bobĵanie]. Postsignoj post la kasteleto probable estis videblaj ankoraŭ en la 19-a jarcento. Supra parto de la vilaĝo estis iam aparta setlejo nomita Drożna (Drossig) [elparolu: droĵna]. En la jaroj 1478-1669 Maciejowiec estis posedaĵo de familio von Spiller el Pasiecznik. Anoj de ĉi tiu familio konstruigis en norda parto de la vilaĝo en jaroj 1627-48renesancan bienodomon. Grandaj ruinigoj kaŭzis tridekjara milito kaj napoleonaj militoj. En 1925 en la vilaĝo vivis 453 personoj (en tio 94% protestantojn). Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Martiasdorf. Mallonge post la dua mondmilito en jaroj 1945-47 la vilaĝo nomiĝis Góra [elparolu: gura].
Bienodomo en Maciejowiec probable ekestis pro plukonstruo de la kasteleto, devenanta el la dua duono de la 16-a jarcento. Post incendio ĝi estis rekonstruita en 1652. La bienodomo estis alikonstruita komence de la 20-a jarcento. Oni remontis ĝin en 1958. Ĝi estas tri-alakonstruaĵo. En orienta alo restis bela, renesanca portalo, kaj en la unua etaĝo de tiu alo oni povas ekvidi fragmentojn de ligna, pentrita plafono. Tuto, kune kun najbaraj konstruaĵoj estas ekzemplo de renesanca arkitekturo.
Klasikismapalaco – komence de la jaro 1830 familio de Dolan konstruis proksime de biendomo klasikisman, du etaĝan palacon, kun vasta loĝio kaj kun kolonaro de suda flanko. Proksime de la palaco, rande de parko troviĝas malgranda neorenesanca maŭzoleo, dediĉita al filino de lasta proprietulo de la palaco. En parko troviĝas raraj kaj valoraj en ĉi tiu tereno specioj de arboj (la 59 da specioj), ofte estantaj endemismoj, kaj la 20 da specioj de arbustoj.