La vilaĝo dum jarcentoj estis enklavo por protestantoj. Post la jaro 1740 en Popielówek oni ekestis protestantan komuneco kun paroĥa domo. Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Hannersdorf.
En vilaĝo troviĝas malfrue gotikapreĝejopatronata de “Sankta Katarino de Aleksandrio”, kiu estis konstruita en la unua duono de la 16-a jarcento. En preĝeja turo troviĝas interesinda sonorilo el 1599 kun latinaminuskla surskribo. La preĝejo estis du foje alikonstruita, en 1766 kaj en turnopunkto de la 19-a kaj la 20-a jarcento. Ene restis al hodiaŭ predikejo kaj skulptita ligna baptujo el fino de la 18-a jarcento. Ĉe preĝejo troviĝas tombejo el la 16-a jarcento ĉirkaŭita pere de muro el la 18-a/ la 19-a jarcento kun pordego kun duoncirkla arko.