Makula sarotruro
Makula sarotruro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Makula sarotruro (Sarothrura pulchra)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Makula sarotruro (Sarothrura pulchra, de kio ankaŭ Bela sarotruro) estas specio de birdoj de la familio Sarothruridae, enmetita foje ankaŭ en Rallidae. La latina specifa epiteto pulchra signifas "belan", sed tio aludas al rimarkinda kontrasto inter tre ruĝecbrunaj kapo, kolo, brusto kaj mallonga vosto kun nigra dorso kaj flugiloj tre markitaj per "belaj" blankaj makuletoj.
Ĝi havas ampleksan teritorion tra afrikaj tropikaj pluvarbaroj. Fakte ĝi troviĝas en Angolo, Benino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Niĝerio, Ruando, Senegalo, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togo, Ugando, kaj Zambio.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Tiu specio ne estas migranta, sed kelkaj populacioj plenumas surlokajn movojn en habitatoj ĉu damaĝitaj ĉu tro sekaj.[1] Oni konas malmulte pri la reproduktado, sed plej el zonoj la specio reproduktiĝas dum la pluvsezono[1] en propraj teritorioj de solemaj paroj aŭ en familiaj grupoj.[1][2] La specio manĝas dum taglumaj horoj, kaj ili plej aktivas frumatene kaj malfruvespere.[1][2][3]
Dieto
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas ĉefe senvertebrulojn kiel insektoj (formikoj, skaraboj, Hemiptera, muŝoj kaj malgrandaj tineoj), larvoj de akvaj kaj surteraj insektoj, tervermoj, nematodoj, malgrandaj hirudoj, malgrandaj gastropodoj, miriapodoj kaj araneoj, foje eĉ malgrandajn ranojn kaj vegetaĵojn.[1][2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. 1996. Handbook of the Birds of the World, vol. 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona, Spain.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Taylor, B. 1998. Rails: a guide to the rails, crakes, gallinules and coots of the world. Pica Press, Robertsbridge, UK.
- ↑ BirdLife International (2014) Species factsheet: Sarothrura pulchra. Elŝututita el on 17/04/2014.
|