Saltu al enhavo

Malferma Universitato de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malferma Universitato de Britio
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro
altlernejo
organizaĵo pri edukado Redakti la valoron en Wikidata
moto Learn and Live
Lernu kaj vivu
Informoj
fondodato 1969
fondinto(j) Harold Wilson vd
Situo
Geografia situo 52° 1′ 30″ N, 0° 42′ 20″ U (mapo)52.025-0.70555555555555Koordinatoj: 52° 1′ 30″ N, 0° 42′ 20″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando
adreso The Open University, Walton Hall, Milton Keynes, Buckinghamshire, MK7 6AA
poŝtkodo MK7 6AA
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
Malferma Universitato de Britio (Anglio)
Malferma Universitato de Britio (Anglio)
DEC
Map
Malferma Universitato de Britio
vdr

La Malferma Universitato de Britio (angle The Open University; akronime OU) estas la plej granda ŝtata universitato en Britio kaj Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1969.

OU proponas distancajn studojn, konfirmilojn kaj studfinajn diplomojn pri gradoj kiaj bakalaŭreco, supera (laŭda) bakalaŭreco, magistreco kaj doktoreco (PhD = philosophiæ doctor).

En 1983 estis fondita la negoca-ekonomika fakultato Open University Business School, kiu nun estas inter la plej grandaj tiaj institutoj en la mondo.

Studado ĉe OU baziĝas sur la principo de subtenata distanca lernado; tio signifas ke la studentoj ricevas ampleksan studmaterialon kaj estas (distance) akompanataj de zorganto, kun kiu ili havas retpoŝtan, telefonan kaj videokonferencan kontakton. Studado estas en la angla lingvo. Studentoj devas mem zorgi pri sufiĉa kompreno de tiu lingvo; ne estas lingvaj ekzamenoj por aliĝo. Ankaŭ aliaj kondiĉoj por enskribiĝo, ekzemple maturekzameno, ne ekzistas.

Tri-kvarfoje dum la studado okazas deviga "surloka kurso" (angle: residential school), kutime dum semajnfino en Anglio. Ankaŭ aliaj, nedevigaj ĉeestaj aranĝoj celas fortigi la personan kontakton de la studentoj inter si reciproke kaj kun siaj zorgantoj.

En la studjaro 2012/13 ĉe OU studis pli ol 200.000 studentoj, inter ili 13.227 eksterlande[1]. Pli ol 73 % de la studentoj laboras plen- aŭ partatempe dum la studado. La mezuma aĝo estas 29 jaroj.

Multo el la studmaterialo estas libere disponebla kaj uzata ankaŭ de aliaj universitatoj.

Universitatejo

[redakti | redakti fonton]

La universitatejo de OU estas en la urbo Milton Keynes en la pleja nordo de Sud-orienta Anglio. Ĉar la studado okazas distance, surloke studas nur ĉirkaŭ 150 studentoj; plejparte ili laboras pri doktoriĝo aŭ esplorprojekto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Facts & figures (HTML). The Open University. Arkivita el la originalo je 2014-08-26. Alirita 2014-08-24 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]