Manfalut
Manfalut | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 585 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 19′ N, 30° 58′ O (mapo)27.31277777777830.970277777778Koordinatoj: 27° 19′ N, 30° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 53 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Manfalut, laŭ egipta arabe أسيوط, kopte ⲥⲓⲟⲟⲩⲧ estas urbego en centra Egiptio, en Provinco Asjut. La origina loknomo signifis: loko de feloj. La urbego estas ankaŭ sidejo de titulara episkopejo de la Kopta Eklezio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/ManfalutKashifMosqueInside.jpg/220px-ManfalutKashifMosqueInside.jpg)
Demografio[redakti | redakti fonton]
En Manfalut loĝis 142 009 homoj en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio[1].
Geografio[redakti | redakti fonton]
Manfalut troviĝas inter maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo kaj irigacia kanalo de Nilo ĉe 53 m laŭ la marnivelo. Provinca sidejo Asjuto troviĝas 26, Malaŭi 48, Minjo 89, Saŭhaĝo 110, ĉefurbo Kairo 305, Suezo 332, Asuano 407, Aleksandrio 445 kilometrojn (aere) [1].
Historio[redakti | redakti fonton]
Manfalut estas praa komunumo kaj travivis la tutan egiptian historion.
En 2012 aŭtobusa-trajna kolizio proksime de Manfalut kaŭzis la mortojn de 51 homoj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Manfalut estas grava centro de agrikulturo, la ĉefkultivaĵo estas la granatoj kaj kotonoj. Menciindas la fremdultrafiko.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Manfalut situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas, nur tre maofte pluvetas. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/50/ManfalutKashifMosqueMinaret.jpg/220px-ManfalutKashifMosqueMinaret.jpg)
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Manfalut havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. La urbego havas 2 pontojn tra la kanalo, sed tra la Nilo estas iomete for. Ekde la pratempo ŝipoj naĝas sur la Nilo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Manfalut naskiĝis kopta papo Ŝenudo la 3-a kaj egipta verkisto kaj poeto Mustafa Lutfi al-Manfaluti.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans