Manuela SCHWESIG (naskiĝis la 23-an de majo 1974(nun 1974-05-23) en Frankfurt an der Oder, do nun 50-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la socialdemokrata politika partio SPD. Ekde 2017 ŝi estas ministroprezidantino de la germana federacio lando Meklenburgo-Antaŭpomerio.
De 2008 ĝis 2013 ŝi estis ministrino pri laboro, socialaj aferoj kaj samrajtigo de viroj kaj virinoj en la lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ekde la 13-a de novembro 2009 ŝi estas unu el sume kvin naciaj vicprezidantoj de sia partio.
La 15-an de decembro 2013 ŝi iĝis federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo en la nova registaro de Germanio kaj lige al tio demisiis el la federacilanda ministra posteno. En la jaro 2017, post la rezigno de Erwin Sellering, ŝi prenis la oficon de ministroprezidanto de Meklenburgo-Antaŭpomerio.