Saltu al enhavo

Marat Izmajlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marat Izmajlov
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1982 (1982-09-21) (42-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moscow State Academy of Physical Culture (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marat Izmajlov aŭ plennome Marat Naileviĉ Izmajlov (ruse Марат Наилевич Измайлов, tatare Марат Наил улы Измайлов) estas rusia futbalisto de etne volga tatara deveno. Li naskiĝis la  21-an de septembro 1982 (nun 1982-09-21) en Moskvo, do nun estas 42-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Sporting Clube de Portugal — antaŭe li ĝis la jaro 2008 estis profesia futbalisto de la klubo Lokomotivo Moskvo. Krome Marat Izmailov ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la Futbala Mondpokalo 2002 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004.