Marcantonio Flaminio
Marcantonio Flaminio (1497-1550) | ||
---|---|---|
Itala humanisto kaj poeto.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1497 en Serravalle, Italio | |
Morto | 17-a de februaro 1550 en Romo, Italio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Malario vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Marcus Antonius Flaminius vd | |
Okupo | poeto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Markantono Flaminio (1497-1550) estis itala humanisto, poeto kaj latinisto. Verkisto pri latinaj poezioj li super ĉio renomiĝis pro sia revizio de la verko "Beneficio di Cristo" far Benedetto Fontanini (1495-1556) ankaŭ konata kiel "Benedetto da Mantova". Ĉi-verko faris grandan sukceson dum la 16-a jarcento kaj enhavis konceptojn tre proksima al la Protestanta Reformo, pro tio ĝi estis inkluzivita en la Indekso de malpermesitaj libroj de la Katolika Eklezio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Giovanni Antonio Zarrabini (1464-1536), kultivanto de la greka kaj latina literaturoj kaj unua instruanto de la filo. Pro religiaj demandoj dum la "Milito pri la Ligo de Kambrajo", lia naskiĝurbo troviĝis envolvita en la malamikeco kaj en 1509 la familio reiris al Milano, la pripatra naskiĝurbo. En 1514, Markantono kune kun sia patro iris al Romo, kie li restis kelkajn monatojn, kaj dum tiu periodo li donis al la papo Leono la 10-a (1475-1521) sian verketon "Annotationum Sylvae duae". Samtempe vizitadis la papan kortegon la poeto Raffaello Brandolini (1465-1517) kaj la humanistoj Giovan Battista Pio (1460-1540) kaj Filippo Beroaldo la Juna (1472-1518).
Pli malfrue li transloĝiĝis al Napolo, kie li konatiĝis kun Jacopo Sannazaro (1457-1530) kaj en 1515 li pasis al Urbino, laŭ invito de Baldassare Castiglione (1478-1529) al kiu li dediĉos, en 1526, sian verkon "Lusus pastorales". En septembro 1515 li publikigis en Fano sian "Carminum libellus", dediĉitan al la bolonja humanisto Achille Bocchi (1488-1562), latinajn versojn kun amora kaj mitologia inspiro. Fine de tiu sama jaro, atendante al la patra volo, li establiĝis en Bolonjo por studi filozofion.
En la bolonja studio tiam instruis prestiĝaj profesoroj tiaj kiaj Achille Bocchi (1488-1562), Pietro Pomponazzi (1462-1525), Ludovico Boccadiferro (1482-1545) kaj Romolo Quirino Amaseo (1489-1552). Tiuepoke Achille Bocchi kaj Leandro Alberti (1479-1552) entreprenis iniciativon pri kompilado de biografia vortaro, kies titolo estis "De viris illustribus Ordinis praedicatorum", kiu estis publikigita en Bolonjo en 1517, al kiu kunlaboris ankaŭ Markantono Flaminio rilate al la kapvortoj pri la beato "Maŭrico de Parinonio" kaj sia kuzo Sebastiano Flaminio, itala kuracisto akuzita pri herezo kaj samseksemeco antaŭ la Sankta Ofico de Imolo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Annotationum Sylvae duae, 1514
- Carminum libellus, 1515
- Compendio de la volgare grammatica, 1521
- Lusus pastorales, 1526
- Paraphrasis in duodecimum Aristotelis librum de prima philosophia, 1536
- Paraphrasis in duo et triginta psalmos, 1538
- Meditationi et orationi formate sopra l'epistola di san Paolo a Romani, 1542
- Trattato utilissimo del beneficio di Giesù Christo crocifisso verso i Cristiani, 1543
- M. Antonii Flaminii in librum Psalmorum breuis explanatio ..., 1545
- Epigrammata, 1545
- M. Antonii Flaminii In librum Psalmorum brevis explanatio ad Alexandrum ..., 1545
- Della giustificazione, in «Modo che si dee tenere ne l'insegnare et predicare il principio della religione christiana», Roma 1545
- Della medesima giustificatione, in «Modo che si dee ... », Roma 1545
- Che la vita eterna è dono di Dio per Iesu Christo nostro signore, in «Modo che si dee ... », Roma 1545
- In librum Psalmorum brevis explanatio, Venetiis 1545
- Paraphrasis in triginta Psalmos versibus scripta, Venetiis 1545
- Paraphrasis in 12 Aristotelis lib. de prima philosophia, 1547
- M. Antonii Flaminii Psalmorum brevis explanatio, 1548
- Carmina Libri duo, Liono, 1548
- In librum psalmorum brevis explanatio ..., 1550
- De rebus divinis carmina, 1551
- Paraphrasis in triginta Psalmos, 1552
- M. Antonii Flaminii In librum Psalmorum brevis explanatio, 1557
- M. Antonii Flaminii In librum Psalmorum brevis explanatio... Adjectae sunt ..., 1564, Marco Antonio Flaminio, Aldo Manuzio
- Hymni ecclesiastici, in noctium et dierum tempora distributi, 1564, Juan Luis Vives, Marco Antonio Flaminio
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dizionario Biografico degli Italiani
- Allusions and Reflections: Greek and Roman Mythology in Renaissance Europe
- Juan de Valdés and the Italian Reformation, Massimo Firpo
- Reginald Pole: Prince and Prophet, Thomas F. Mayer
- From Judaism to Calvinism: The Life and Writings of, Immanuel Tremellius, Kenneth Austin
- Beyond the Inquisition: Ambrogio Catarino Politi and the Origins of the ... Giorgio Caravale
- Colonna and the Spiritual Poetics of the Italian Reformation, Abigail Brundin
- Italian Reform and English Reformations, C.1535–c.1585, M. Anne Overell
- The Career of Cardinal Giovanni Morone (1509–1580): Between Council and ..., Adam Patrick Robinson
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Filippo Beroaldo (1453-1505)
- Jacopo Sannazaro (1457-1530)
- Giovan Battista Pio (1460-1540)
- Pietro Pomponazzi (1462-1525)
- Giovanni Antonio Flaminio (1464-1536), ankaŭ konata kiel Giovanni Antonio Zarrabini.
- Raffaello Brandolini (1465-1517)[1]
- Pietro Bembo (1470-1547)
- Giovanni Francesco Fortunio (1470-1517)
- Filippo Beroaldo la Juna (1472-1518)
- Leono la 10-a (1475-1521)
- Girolamo Fracastoro (1476-1553)
- Gian Pietro Caraffa (1476-1559)
- Baldassare Castiglione (1478-1529)
- Klemento la 7-a (1478-1534)
- Leandro Alberti (1479-1552)
- Ludovico Boccadiferro (1482-1545)
- Gasparo Contarini (1483-1542)
- Galeazzo Florimonte (1484-1565)
- Sebastiano del Piombo (1485-1547)
- Bernardino Ochino (1487-1564)
Sebastiano Delio (1488-1570)
- Achille Bocchi (1488-1562)
- Romolo Quirino Amaseo (1489-1552)
- Cristoforus Longolius (1490-1522)
- Marco Antonio Passeri (1491-1563)
- Gian Matteo Giberti (1495-1543)
- Benedetto Fontanini (1495-1556)
- Reginald Pole (1500-1558)
- Ludovico Beccadelli (1501-1572)
- Caterina Cybo (1501-1557)
- Juan de Valdés (1505-1541)
- Pietro Carnesecchi (1508-1567)
- Giovanni Gerolamo Morone (1509-1580)
- Giulia Gonzaga (1513-1566)
- Gian Francesco Alois (1515-1564)