Margret Brandenburg
Margret Brandenburg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1932 |
Morto | 21-an de septembro 2012 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Willi Brandenburg |
Infanoj | Ulrich Brandenburg, Guido Brandenburg |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Margret Brandenburg (naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1932, mortinta la 21-an de septembro 2012) estis germana esperantistino en Telgte (pli ekzakte en la komunumoparto Westbevern) apud Münster (Monastero) en Vestfalio. Ŝi estis membro de plurgeneracia esperantlingva familio, edzino de Willi Brandenburg, kaj kun li patrino de la du filoj Ulrich kaj Guido Brandenburg, kiuj poe ankaŭ havas esperantlingvajn familiojn, kaj de la filino Judith Brandenburg.
Krom esti motoro en la loka Esperanto-movado de la urbo Münster, kaj dum multaj jaroj funkcii kiel trankviliga ekvilibranto en la foje tre emociaj kaj koleriĝemaj debatoj en naciaj kunvenoj de Germana Esperanto-Asocio, aparte elstarigindas ŝia engaĝiĝo kiel motoro de germania Asocio por la Prospero de la esperantlingva infanejo kaj farmejo Bona Espero en Brazilo. Ŝi helpis aĉeti pere de katolika germania helporganizo Misereor la unuan traktoreton por la terkultivado, konstrui la grandegan tegmenton sur la infandomo kaj fine organizis la fondon de la subtena asocio en marto 1981.[1] Krome, ekde ties fondiĝo en 1980 ŝi multajn jarojn estis aktiva redaktoro kaj redakciano de la esperantlingva socipolitika revuo Monato. La revuo Esperanto aktuell 4/2013 indikas, ke la jarkunveno de GEA la 19-an de majo 2013 kadre de la Germana Esperanto-Kongreso aparte memorigis pri ŝi.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ nekrologo pri ŝi en la cirkulero 74 (decembro 2012) de la germania subtena asocio "Bona Espero". Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-31 .
- ↑ protokolo de la jarkunveno de GEA la 19-an de majo 2013 en Esperanto aktuell 4/2013, paĝo 11 (ĉi tie germane, en formato PDF)