Mari Benedek
Aspekto
Mari Benedek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1960 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1981–1985) Secondary School of Visual Arts (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Árpád Benedek ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenografo kostumdezajnisto ![]() |
Mari Benedek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek Mari (ankaŭ Benedek Mária) estas hungara dekoraciisto, kostumisto. Ŝia patro estis Árpád Benedek.
Mari Benedek [1] Arkivigite je 2017-01-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de marto 1960 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mari Benedek frekventis industriartan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste akademion en Moskvo inter 1979–1981, fine ŝi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1985. Post siaj studoj ŝi laboris en diversaj ĉefurbaj kaj provincaj teatrejoj, ekzemple Teatro Madách, Nacia Teatro (Pécs), Teatro József Attila. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1998 kaj 2004. Ŝi kreas fantaziajn kaj modernajn kostumojn.
Elektitaj dekoraciaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Győző Határ: A patkánykirály (1987)
- Leigh: La Mancha lovagja (1998)
Elektitaj kostumaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta (1998)
- Hamleto (1994, 2009)
- La Tragedio de Reĝo Lear (1989, 1993, 2007)
- La Venecia Komercisto (2008)
- La Gajaj Edzinoj de Vindsoro (2007)
- Timono de Ateno (2000)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1997)
- József Katona: Bánk bán (2001, 2007, 2013)
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore (1995)
- Simon Boccanegra (1999, 2002)
Laboroj en filmoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A nagy generáció (1985)
- A miskolci boniésklájd (2004)
- Terápia (televizia serio) (2012)