Ŝi verkis la kuirlibron Internacie kuiri en Esperanto en 1990.
„ Ĉu la receptoj estas facile realigeblaj por eŭropanoj? Ĉu ĉiuj necesaj elementoj estas haveblaj ĉe ni?
- Ho jes, ili estas facile realigeblaj por eŭropanoj. Unue, ĉar la plej multaj venis el Eŭropo kaj Ameriko. Due, ĉar la sendintoj aŭ mi mem donis variantojn se necesis. Kaj trie, ĉar en ĉiuj grandmagazenoj en okcidentaj landoj ekzistas sekcio por ekzotikaj nutraĵoj. Sed, mi devas konfesi, ke tri receptojn, verŝajne tre interesaj, el Ĉinio kaj Koreio, mi ne publikigis, ĉar mi ne kapablis kompreni la procedon de la kuirmetodo aŭ tute ne konas la bazajn materialojn, ekz. al mi tute ne konata fiŝo.
- Apenaŭ oni volas kredi, ke tiom da receptoj vi mem elprovis hejme. Ĉu ili estas nur ‘oferto’, kiun vi proponas je la respondeco de aliaj homoj?
- Escepte de la bujabeso mi elprovis ĉiujn kaj mia edzo kaj foje ankaŭ gastoj manĝis ilin senriske. Tute ne plaĉis al mi la ‘manioka torto’, farita laŭ mia maniero. Por doni al vi ideon kial mi okaze ne elprovas recepton, mi volas citi ekzemplon. En Monato 1990/1 ni publikigis italan specialaĵon, nomatan Napola sangokremaĵo. Temas pri dolĉa karnavala kremaĵo kun ĉokolado en kiun oni miksas porkan sangon. Kvankam mi manĝas budenon, mi ne kapablas labori per sango en la kuirejo. ”
— Radio Polonia, intervjuo de Maria Becker-Meisberger