Saltu al enhavo

Mariano Cantalapiedra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mariano CANTALAPIEDRA (mortis la 4-an de majo 1988) estis esperantisto en Vailladolid, fondinto de loka grupo "Fido kaj Espero" kies Prezidanto li estis dum pluraj jaroj. Aŭtodidakte li lernis Esperanton en Oviedo en la jaro 1927, kie tiam li laboris kaj translokiĝinte al Valladolid, pro profesiaj devoj, en la jaro 1957. Li dum pluraj jaroj estis membro de la estraro de HEF, kaj aktive partoprenis en la organizado de du Kongresoj en sia urbo. Li estis Sekretario de la organiza komitato de la 23-a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valladolid en 1962, kaj Prezidanto de la 34-a Kongreso okazinta en 1973. Li verkis multajn artikolojn, prelegojn kaj gvidis kursojn per la radio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]