Saltu al enhavo

Mars Cars

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Mars Cars

Disvolvo Datamost
Eldoninto Datamost
Dato de lanĉo 1982
Platformo Apple II
Ĝenro Labirinta videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Mars Cars (esperante Marsaj Veturiloj) estas labirinta videoludo por Apple II verkita de David Husch kaj eldonita de Datamost en 1982.[1]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Ekrankopio de Mars Cars (Apple II).

La ludanto manovras aŭtomobilon por kolekti kvar trezorojn — unu en ĉiu angulo de la ekrano — evitante komputil-kontrolitajn "Mars Cars"[2] (kiuj pli similas al eksterteranoj ol al veturiloj). Se la ludanto estas tuŝita de marsa malamiko, tio rezultigas perdon de vivo. La aŭto de la ludanto rajtas veturi tra kaj forigi la barilojn, kiuj formas la labirinton, sed malamikoj ne povas fari tion. Kiam ĉiuj trezoroj estas kolektitaj, la ludanto povas komenci la sekvan nivelon veturante en la teletransportan areon ĉe la dekstra flanko de la ekrano. Ekzistas dek ses niveloj entute[2] kaj kvar malsamaj tipoj de malamikaj marsanoj : Clutz, Fire Bug, Hatcher kaj Kamikaze.

La interna kovrilo de la ludo ankaŭ estis du-paĝa manlibro. Tiu ĉi enhavis mallongan klarigon pri la temoj de la ludo, ĝiaj ideoj, kaj kiel ĝi estu ludata, verkitan de David Husch mem.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. 2,0 2,1 (January 1983) “An Avalanche of Apple Games”, Creative Computing 9 (1), p. 68. 
  3. MARS CARS. Datamost, Inc.. Alirita 27 March 2023.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]