Masanori Hirasawa
Aspekto
Masanori Hirasawa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1956 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | lycée Yokohama Midorigaoka de la préfecture de Kanagawa (fr) Universitato de Ŭaseda |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Masanori HIRASAWA (japane : 平沢正規 Hirasawa Masanori), estas japana astronomo. Li laboras en la observatorio de la Monto Njukasa (入笠山 Nyusaka Yama).
Li kunmalkovris 52 asteroidojn[1] inter 1991 kaj 1998, ĉiujn en kunlaboro kun Shohei Suzuki.
Li ricevis sian diplomon de la Universitato Waseda, kies nomon ricevis la asteroido 9350 Waseda ; kaj estas instruisto en la tokia Liceo Fuchie, laŭ kiu estis nomita la asteroido 7891 Fuchie.
Lia edzino Michiko Hirasawa estas direktorino de la observatorio de la Monto Njukasa, kaj la planedeto 6499 Michiko estis nomita en ŝia honoro.