Masonistdekoltaĵo
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4e/Maurerdekollet%C3%A9.jpg/220px-Maurerdekollet%C3%A9.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Stratenmakers.jpg/220px-Stratenmakers.jpg)
Masonistdekoltaĵo estas eŭfemisma termino por videbla supra parto de la interglutea fendo super la pantalonzono.
La nomo ekestis pro la simileco al la dekoltaĵo de virinoj: du haŭtkoloraj vangoj kun fendo inter ili. La masonistdekoltaĵo ĉefe videblas ĉe homoj kiuj ofte kliniĝinte laboras kun strikta pantalono, kiel ĝinzo, inter aliaj masonistoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/Belt_Failure_%28234582464%29.jpg/220px-Belt_Failure_%28234582464%29.jpg)
En kelkaj landoj de Eŭropo, ekzemple en Hispanio, ĝi iĝis modo inter junuloj, kiuj uzis malbone fiksitajn pantalonojn por montri masonistdekoltaĵon.