Mata de Alcántara
Mata de Alcántara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Alcántara | ||
Poŝtkodo | 10970 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Amado Galan Hernandez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 284 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 43′ N, 6° 49′ U (mapo)39.7185729-6.819822Koordinatoj: 39° 43′ N, 6° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 332 m [+] | ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mata de Alcántara [+] | |||
Mata de Alcántara estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 284 loĝantoj sur areo de 34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas matiegos.
Situo
[redakti | redakti fonton]Mata de Alcántara estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Alcántara, je altitudo de 332 m; je 63 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 143 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34 km². Ĝi troviĝas je 18 km de la landlimo kun Portugalio, en la ebenaĵo de la rivero Salor kaj je la maldekstra flanko de la rivero Taĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la municipa teritorio, ekzistas diversaj arkeologiaj restaĵoj reprezentataj ĉefe de antropomorfaj tomboj situaj ĉe la ermitejo de Sankta Laŭrenco.
La deveno ligiĝas al la Reconquista kaj al la Ordeno de Alcántara. La konkeron de tiuj teritorioj faris Alfonso la 9-a de Leono, kiu konkeris Alcántara en 1213 kaj donis ĝin al la Ordeno por ties defendo kaj organizo.
Dum la 14a jarcento okazis preskaŭ enlanda milito ene de la Ordeno kaj tio malfavoris la disvolvigon de la areo, kio devis atendi ĝis la fino de la 15a jarcento kiam entroniĝis la Katolikaj Gereĝoj kaj la zono disvolviĝis.
En la 17a kaj 18a jarcentoj suferis la damaĝojn de la militoj kontraŭ Portugalio kaj same komence de la 19a jarcento dum la Hispana Milito de Sendependiĝo. Dum tiuj epoko la vilaĝo nomiĝis simple La Mata ekde 1229. Nur dum la dua duono de la 19a jarcento oficiale oni nomas ĝin Mata de Alcántara, kvankam populare por la loĝantaro pluestas La Mata.
Dum la 20a jarcento Mata de Alcántara, kiel plej parto de la vilaĝoj de la regiono, suferis la negativan efikon de la elmigradon, kaj tiele el 1950 al 1980 perdis iom pli da 70 % de sia populacio kun la sociekonomiaj konsekvencoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado.
Flaŭro kaj faŭno
[redakti | redakti fonton]- Dehesas aŭ malfermaj arbaroj ĉefe de anzinoj. Temas pri la mediteranea arbaro iom modifita de la homo per forigado de arboj kaj arbustoj por permesi ties agrikulturan profiton (semado de cerealoj), brutobredan (ŝafoj, bovoj, porkoj) kaj forstan (karbo, ligno, glanoj). La arboj estas la anzino, la korkokverkoj, en areoj pli humidaj kaj aliaj pli malgrandaj indiĝenaj arboj, dum arbustoj estas cistoj, rubusoj (kie estas humideco) kaj genistoj.
Pri faŭno estas multaj birdoj, kiel la blanka cikonio, la gruo (vintre), la nigra milvo, la blua pigo kaj kolomboj. Inter mamuloj elstaras la vulpo, la kuniklo, la melo kaj la genoto.
- Ribera de Mata kun reto de rojoj, kie historie oni instalis muelejojn por la produktado de faruno kaj oni konstruis lagunojn por la gregoj kaj fiŝkaptado. Nun estas riverarbaro kun deciduaj arboj kiaj ulmoj, poploj kaj fraksenoj, arbustoj kiaj oleandro, vimeno aŭ rubuso kaj etaj plantoj kiaj filikoj aŭ junkoj. Tie videblas blanka kaj nigra cikonio, ardeoj, himantopoj, anasoj ktp. Aproj kaj cervoj venas trinki.
- Rivero Taĵo
Pro la kruta kanjono kie fluas la rivero multaj birdoj trovis tie protekton, kiaj la iberia imperiaglo, la nigra cikonio, la monaĥvulturo aŭ la reĝa aglo, kiuj profitaj klifojn kaj arbojn por konstrui siajn nestojn. Estas ankaŭ gipsoj, hirundoj, kadavrovulturoj, lutroj kaj ezokoj.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Elstaras la preĝejo de Santa María de Gracia kun du diferencaj partoj. Estas belaj retabloj kaj restoj de murpentraĵoj de la 16a jarcento.
Festoj
[redakti | redakti fonton]- 2a de februaro. Las candelas.
- 25a de marto. Kamparfesto de Nuestra Señora de los Hitos.
- Lasta sabato aprila. KAmparfesto de San Lorenzo.
- 10a de aŭgusto. San Lorenzo.