Vulpo
Vulpo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Vulpo estas membro de unu el ĉirkaŭ 22 specioj de malgrandaj kanisedoj. La besto plej ofte komprenata sub la vorto vulpo en Eŭropo kaj Nordameriko estas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kvankam diversaj vulpospecioj troviĝas sur preskaŭ ĉiu kontinento (mankas nur en Oceanio).
Arkta vulpo nomiĝas ankaŭ izatiso, stepa vulpo korsako, dezerta vulpo feneko ktp. Oni nomas la vulpoblekon jelpo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu besto havas pintajn orelojn (en kelkaj specioj tre grandaj) kaj longan voston. Kelkaj varioj havas sur la nuko kaj dorso krucforman desegnon, aliaj longan, brilan, nigran hararon kun arĝentnuancaj sektoroj (arĝenta vulpo). Nobligita kolora vario de arĝenta vulpo havas hararon blankan, sur la dorso kun nigraj pintoj (platen-vulpa felo).
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Sub la kutima nomo "vulpo" oni celas plurajn sciencajn genrojn. Tabele ni montras tiujn genrojn kaj la rilatajn speciojn.
Genro | Specio | Esperanta nomo | Loĝareoj |
---|---|---|---|
Vulpes | bengalensis | Bengala vulpo | Barato kaj apudaj regionoj |
Vulpes | cana | Irano kaj apudaj regionoj | |
Vulpes | chama | Suda Afriko | |
Vulpes | corsac | Korsako | Centra Azio, Mongolio, Norda Ĉinio |
Vulpes | ferrilata | Tibeta vulpo | Tibeto kaj apudaj regionoj |
Vulpes | macrotis | Amerika vulpeto | Okcidenta Usono, Meksiko |
Vulpes | pallida | Hela vulpo | Afriko (Sahelo) |
Vulpes | rueppellii | Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio | |
Vulpes | velox | Amerika vulpo | Okcidenta Nordameriko |
Vulpes | vulpes | Ruĝa vulpo | Eŭropo, Azio, Nordafriko, Nordameriko |
Vulpes | zerda | Feneko | Dezertoj de Nordafriko kaj Okcidenta Azio |
Alopex | lagopus | Arkta vulpo | Arkto kaj apude |
Cerdocyon | thous | Kerdokiono, kankra vulpo | Sudameriko |
Otocyon | megalotis | Suda kaj orienta Afriko | |
Pseudalopex | culpaeus | Kulpea lupovulpo | Andoj |
Pseudalopex | fulvipes | Ĉilio | |
Pseudalopex | griseus | Griza lupovulpo | Ĉilio kaj Argentino |
Pseudalopex | gymnocercus | Pampa lupovulpo | Argentino, Brazilo kaj apude |
Pseudalopex | sechurae | Norda Peruo kaj Ekvadoro | |
Pseudalopex | vetulus | Arbara lupovulpo | Brazilo |
Urocyon | cinereoargenteus | Griza vulpo (aŭ Urociono) | Norda, Centra kaj parte Suda Ameriko |
Urocyon | littoralis | Insuloj apud Kalifornio |
En kulturo
[redakti | redakti fonton]Pro la disvastigiteco de la vulpoj, ili aperas en la popola kulturo kaj folkloro de multaj nacioj, triboj, kaj gentoj.
Vulpo estas tre inteligenta kaj rolas en multaj fabeloj kaj fabloj kiel ruza besto; reciproke ruzaj homoj estas komparataj je vulpoj (esti ruza kiel vulpo, esti vulpokapulo).
La japana mitologio parolas pri ruzaj spiritoj nomataj kicuneoj (japane Kitsune). Tiuj spiritoj similas al multvostaj vulpoj.
Ĝia hispana nomo zorro inspiris la historion pri venĝanto de malriĉuloj kun la nomo "Zorro".
Renard, Histoire burlesque chantée et jouée (La vulpo: burleska rakonto kantata kaj ludata) estas unuakta ĉambra oper-baleto de Igor Stravinski, verkita en 1916. La ruslingva teksto de la komponisto estis bazita sur rusaj folkloraj rakontoj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev. Temas pri moraliga historio, nome farma rakonto pri Vulpo kiu trompas Kokon, Katon kaj Virŝafon, sed finfine ili kaptas kaj punas lin. La Koko estas dufoje trompita kaj kaptita de la Vulpo, kaj ĉiam estas savita de la Kato kaj la Virŝafo. Post la dua savo de la Koko, la Kato kaj la Virŝafo strangolas la Vulpon, kaj la tri amikoj dancas kaj kantas.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri vulpo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [1]:
„ Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. ” „ Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. ” „ Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas. ” „ Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos. ” „ Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. ” „ Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Proverbaro Esperanta. Arkivita el la originalo je 2015-02-17. Alirita 2017-08-12.