Vivero
Vivero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Vivero (Viverra) estas genro de karnomanĝa rabobesta mamulo de la familio viverridae, kiu similas al kato kiu produktas cibeton per siaj glandoj por allogi kunulon de pariĝo. Ĝi vivas en Sud-Orienta Azio. Ĝia korpo estas svelta kun malgranda pinta kapo, kruroj mallongaj, felo brunflava, griza ĝis grizflava kun malhelaj makuloj. Carl Linnaeus kreis la sciencan nomon de la genro en 1758[1].
Ĉar en iuj lokoj homoj ankaŭ manĝas viverojn, la vivero estas ankaŭ ligita al la disvastiĝo / kaŭzo de danĝeraj virusaj infektoj, kiel SARS kaj la kronviruso.
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Kvankam vivero plejparte aspektas kiel kato, ĝia muzelo estas pli longa kaj pli pinta, pli simila al tiu de lutreno aŭ mungotedo. Civeto (mezurita sen vosto) povas fariĝi 40 ĝis 70 centimetroj longa kaj pezi de 1 ĝis 5 kg.
Vivmedio
[redakti | redakti fonton]La preferataj lokoj de vivero estas arbaro, savano, montaj regionoj sed precipe la tropika pluvarbaro. Iuj specioj de viveroj estas minacataj pro la perdo de sia natura habitato. Aziaj viveraj katoj estas indiĝenaj en Suda kaj Sudorienta Azio, kaj ilia distribua areo iras de Barato tra suda kaj sud-orienta Ĉinio ĝis la sudaj Filipinoj kaj Borneo. Ili ofte troviĝas proksime al urboj kaj vilaĝoj.
Manĝaĵo
[redakti | redakti fonton]Vivero estas ĉiomanĝanta besto, kiu kompletigas sian viandan manĝon kun fruktoj, ovoj, fiŝoj kaj insektoj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Luwak aŭ Azia palm-civeto (Viverra paradokso)
La familio konsistas el 4 subspecioj[2]:
- Vivero civetina (Viverra Civettina)
- Grandmakula vivero (Viverra megaspila)
- Malajzia vivero (Viverra tangalunga)
- Barata zibeto aŭ Granda hindia zibeto (Viverra zibetha)
SARS kaj la kronviruso COVIM-19
[redakti | redakti fonton]La vivero estas konsiderata bongustaĵo en Suda Ĉinio kaj estis la fonto de la homa SARS en 2003, laŭ la MOS[3]. En januaro 2004, la ĉina provinco Guangdong tial provizore malpermesis la vendon de viveroj kaj ordonis buĉadon de ĉiuj bestoj en kaptiteco.
Manĝi kaj komerci (vivajn) viverojn ankaŭ estas asociata al la eksplodo en Ĉinio en 2019/2020 de la kronviruso COVID-19, alia gripo-simila malsano rilata al SARS [4]. En 2019, la ĉina registaro pli rapide respondis, malpermesante la komercon, posedon kaj uzon de viveroj.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Vivero grandmakula (lat. Viverra megaspila)
-
Vivero zibeta filipina
-
Granda hindia zibeto (lat. Viverra zibetha)
-
Malaja vivera kato (lat. Viverra tangalunga)
-
Kopi Luwak aŭ azia palm-civeto (uzato por la civetkafo) (lat.Viverra tangalunga)
-
Viverra Civettina aŭ Vivero Malabar kun grandaj makuloj
-
Vivero Leakeyi
-
Paradoxurus Tandurusa Norda Sulaveso
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, C. (1758). Systema naturae ed. 10: 43
- ↑ (angla) D.E. Wilson e D.M. Reeder, Viverra, en: Mammal Species of the World. A Taxonomic and Geographic Reference, 3ª eld., Johns Hopkins University Press, 2005, ISBN 0-8018-8221-4.
- ↑ nederlande WHO: civetkat is bron van sars, NRC Handelsblad, la 16-an de januaro 2004.
- ↑ (en) Q&A on coronaviruses, Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).
- Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Civetkatten en la nederlanda vikipedio, listo de aŭtoroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- (en) Ronald M. Nowak: Walker's Mammals of the World. Johns Hopkins University Press, 1999 ISBN 0-8018-5789-9
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Luzonaj tropikaj pinarojEksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]