Saltu al enhavo

Matafelon-Granges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matafelon-Granges
komunumo
komunumo en Francio (1973–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Ain
Arondismento Nantua
Kantono Pont-d'Ain
INSEE kodo 01240 [+]
Poŝtkodo 01580
Demografio
Loĝantaro 630  (2022) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 16′ N, 5° 33′ O (mapo)46.2611111111115.5538888888889Koordinatoj: 46° 16′ N, 5° 33′ O (mapo) [+]
Alto 267 m [+]
Areo 21,54 km² (2 154 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matafelon-Granges (Ain)
Matafelon-Granges (Ain)
DEC
Situo de Matafelon-Granges
Matafelon-Granges (Francio)
Matafelon-Granges (Francio)
DEC
Situo de Matafelon-Granges

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matafelon-Granges [+]
vdr

Matafelon-Granges - prononco [mataflˈɔ̃ ɡʁˈɑ̃ʒ] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 630 loĝantoj sur areo de 21,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Nantua kaj al la kantono Pont-d'Ain.

La komunuma areo etendiĝas en mallarĝa strio borde de la rivereto Ain, kiu estas digita ĉi tie per rivera elektrocentralo. La areo malofte estas pli ol 1 kilometrojn larĝa kaj, krom la profunde tranĉita valo (Gorges de l'Ain, do gorĝo de la Ain), inkludas la apudan krutan deklivon, kiun trairas diversaj rokaj grupoj.

La komunumo Matafelon-Granges konsistas el diversaj vilaĝoj, vilaĝetoj kaj farmgrupoj, nome:

la katolika kirko Ciriko kaj Julita de Tarso en Matafelon
  • Matafelon (prononco mataflˈɔ̃, en alteco de 460 metroj super la marnivelo) ĉe la okcidenta deklivo de la baseno Samognat
  • Meuillat (prononco mœjˈa, en alteco de 460 metroj super la marnivelo) sur la sudorienta deklivo de la arbaro Bois de Ban
  • Charmines (prononco ʃaʁmˈin, do ŝarMIN, en alteco de 420 metroj super la marnivelo) sur terkapo super la digo Oignin
  • Sorpiat (prononco sɔʁpjˈa, do sorPJA, en alteco de 530 metroj super la marnivelo) ĉe la okcidenta deklivo de la Oignin-valo
  • Chougeat (prononco ʃuʒˈa, do ŝuĴA, en alteco de 560 metroj super la marnivelo) en kavaĵo ĉe la okcidenta deklivo de la Oignin-valo
  • Coiselet (prononco kwazlˈɛ, do kŭazLE, en alteco de 300 metroj super la marnivelo) kie la rivereto Oignin enfluas la iom pli larĝan rivereton Ain
  • Le Port (prononco lə pˈɔʁ, do l' po:r, en alteco de 290 metroj super la marnivelo) ĉe la Ain-ponto aliflanke de Thoirette
  • Courtouphle (prononco kuʁtˈufl, do ku:rTUFL, en alteco de 300 metroj super la marnivelo) en la valo de la Ain
  • Granges (prononco ɡʁˈɑ̃ʒ, en alteco de 330 metroj super la marnivelo) same en la valo de la Ain
  • Bonbois (prononco bɔ̃bwˈa, en alteco de 305 metroj super la marnivelo) ĉe la orienta rando de la Ain-valo

La teritorio havas komunan limon kun Bolozon, Corveissiat, Izernore, Samognat, Sonthonnax-la-Montagne, Thoirette-Coisia, Coisia, Thoirette kaj Napt.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj