Matthew McLauchlin
Aspekto
Matthew McLauchlin (N. 14-an de oktobro 1981[1]) estas Kanada politikisto, kiu parolas Esperanton. kampanjis kiel kandidato de la kanada federacia Nov-Demokratia Partio en la elekto-distrikto Jeanne-Le Ber en Montrealo (Kebekio) dum la elektado de 2006. Li estas malferme samseksema kaj avida entuziasmulo de la Montreala metroo. Li havas B.A. pri lingvistiko de Universitato McGill. Li ankaŭ estas prezidanto de la NDP-a asocio por la elekto-distrikto Jeanne-Le Ber.
McLauchlin ĝis nun kandidatis en 3 federaciaj elektadoj:
- Kanada federacia elektado, 2000: MM ricevis 1.003 voĉojn en la elekto-distrikto Verdun—Saint-Henri—Saint-Paul—Pointe Saint-Charles. MM atingis la kvine plej bonan rezulton de naŭ kandidatoj. La gajnanto estis Raymond Lavigne de la Kanada Liberala Partio.
- Krom-elekto, la 13-an de majo, 2003: MM ricevis 635 voĉojn en la sama elekto-distrikto. MM atingis la kvare plej bonan rezulton de ses kandidatoj. La gajnanto estis Liza Frulla de la Kanada Liberala Partio.
- Kanada federacia elektado, la 26-an de januaro, 2006: MM atingis la kvare plej bonan rezulton de kvin kandidatoj. La gajnanto estis Thierry St-Cyr de la Kebekia Bloko.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Forumo Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine 128 2005
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Trovu « Matthew McLauchlin » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Profile on NDP website Arkivigite je 2006-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Le métro de Montréal - Montréal by Metro website