Membronombroj de UEA
La membronombroj de UEA indikas, kiom da homoj en iu konkreta jaro (aŭ serio de jaroj) estis membro de Universala Esperanto-Asocio. Ekzistas malsamaj kategorioj; kutime oni kunkalkulas ĉiujn specojn de individuaj membroj unuflanke, kontraste al la kunigita nombro de aligitaj membroj aliflanke. Tiuj lastaj estas - ekde 1934 - aligitaj al UEA pere de la Landaj Asocioj aliĝintaj.
Entute, la nombro de individuaj membroj estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. La suma nombro de individuaj kaj aligitaj membroj kreskis dum la alveno de novaj Landaj Asocioj de dekkvinmil en la kvindekaj jaroj ĝis super kvardekmil ĉirkaŭ 1990; ĝi poste refalis al proksimume dekokmil hodiaŭ.
Oni ofte uzas la membronombrojn de UEA por taksi ĝian bonstaton. Kelkfoje oni uzas ilin ankaŭ por prijuĝi la evoluon de la tuta Esperanto-komunumo; tio neglektas la evoluon en la diversaj aliaj organizoj (kp. renkontiĝojn[1] kaj Pasportan Servon[2]) kaj la aplikadon de Esperanto en strukturoj ekster Esperantujo.
Historia superrigardo
[redakti | redakti fonton]De Hodler ĝis Stettler 1908-1934
[redakti | redakti fonton]Hector Hodler origine planis la organizon pensante pri multe pli da homoj, por realigo de la praktikaj servoj. Grandan falon de la membronombro kaŭzis la Financa Reformo de 1912, kiam la Asocio plialtigis la kotizon de 0,75 frankoj (kun Jarlibro 1,50 frankoj) al 2,50 frankoj (aŭtomate kun Jarlibro). El preskaŭ naŭ mil membroj fariĝis iom pli ol ses mil. Speciala membro-kategorio tiam enkondukita fariĝis la garantianto, kiu pagis unufoje minimume 125 frankojn kaj fariĝis ia membro je vivtempo, ricevis Esperanto kaj rajtis kundecidi pri la uzo de la Garantia Kapitalo.[3]
En tiu epoko UEA ankoraŭ havis komercan jaron malsaman de la kalendara, nome, ĝi komenciĝis je la 1-a de novembro kaj finiĝis je la 31-a de oktobro. Membronombroj rilatas - kutime - al tiu lasta dato. Foje oni trovas ankaŭ aliajn datojn.
Ekde Kolonjo 1933
[redakti | redakti fonton]En la batalo pri novorganizo ekestis en 1932/1932 asocio alternativa al UEA, nome Universala Federacio Esperantista. Ĝi nur vivetis, en majo 1933 estis registritaj 3.549 membroj (de la aliĝintaj naciaj societoj).[4]
Laŭ la Interkonsento de Kolonjo en aŭgusto 1933 kaj la nova statuto de 1934 la Landaj Asocioj aligis siajn membrojn al UEA. Komence oni nomis tiujn "simplaj", poste "asociaj" kaj nun "aligitaj" membroj. Ĉar temas pri indiko farata de Landa Asocio, estas malfacile kontroli por UEA ĉu la ciferoj reprezentas ian veron. Unuflanke la Landa Asocio devas pagi por la membroj, aliflanke, indiki troigitan sumon liveras prestiĝon kaj la rajton sendi pli da komitatanoj al la Komitato de UEA.
En la tempo de la skismo (1936-1947) UEA publikigis malofte membronombrojn, ili kutime ne estis fidindaj. En oktobro 1937 Hans Jakob menciis en Esperanto nombron de 1.300, dum interne en junio 1937 li indikis nur 783 pagintojn, kune kun dumvivaj membroj li taksis mil membrojn (kvankam ne estis memkompreneble ke tiuj vere ankoraŭ konsideris sin UEA-membroj).[5] Dum la milito, de 1940 ĝis 1945, UEA ne kolektis kotizojn.
Internacia Esperanto-Ligo enkondukis la kalendaran jaron kaj publikigis la membronombrojn laŭmonate en la revuo kaj krome en laŭlanda tabelo. Ekde 1940 (ŝanĝiĝo de Statuto) la Landaj Asocioj ne plu devas pagi por ĉiuj siaj membroj, sed nur por tiuj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de la Ligo.[6] UEA ekde 1947 transprenis tion.
Faktoroj
[redakti | redakti fonton]La membrokvantoj estiĝas sub certaj faktoroj, kiuj estu konsiderataj dum la interpretado.
Pri la individuaj membroj, registrataj ĉe la Centra Oficejo aŭ pere de Ĉefdelegito aŭ Peranto, validas ke la nombro povas esti influata de:
- Ĝenerala ekonomia situacio
- Membrovarba kampanjo, instigo al Ĉefdelegitoj kaj Landaj Asocioj varbi
- Alteco (plialtigo) de la kotizoj
- Kreo de nova (pli alloga, eble malpli kosta) membrokategorio
- Loko (kaj sekve grandeco) de la UK, ĉar membroj ricevas rabaton
- Membrigoj fare de Fondaĵo Canuto
Rilate al la nombroj de aligitaj membroj necesas konscii:
- same la ĝenerala ekonomia situacio
- same la alteco de la kotizo, ĉi-foje en la Landa Asocio
- aliĝo aŭ perdo de novaj Landaj Asocioj
- diligenta aktualigo de la membronombroj, kiam la Landaj Asocioj raportas al la Centra Oficejo
- prefero de kelkaj Landaj Asocioj indiki tro altan nombron, akceptante la pagon por tio
- malsamaj niveloj de ligiteco al Esperanto - kelkaj asocioj temas nur pri Esperanto, ĉe aliaj (specife en orienta Eŭropo dum la okdekaj jaroj) la tegmenta asocio estis ĝenerale kultura; aliĝi en la Esperanto-fako estis nura aldonaĵeto
- precipe grandaj Landaj Asocioj ne emas pene kontroli kiuj aligitaj membroj estas jam individuaj kaj akceptas pagi fakte tro; malgrandaj emas minuskalkuli la individuajn, ĉar por ili oni ne devas pagi la kotizon de aligita membro
El la faktoroj por aligitaj membroj speciale du forte influis la statistikon sube videblan (vidu la klarigon en la posta alineo):
- Novaj asocioj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.
- Grandaj asocioj en orienta Eŭropo dum la okdekaj jaroj.
Indiko por la bonstato de UEA kaj movado
[redakti | redakti fonton]Vidu Nombro de Esperanto-parolantoj kaj Statistiko de Esperantujo
La membronombroj estas unu indiko por la bonstato de UEA. Tamen gravas ankaŭ aliaj faktoroj, kiel la financa situacio kaj la nombro de tiuj membroj kiujn UEA povas vere aktivigi por kunlabori.
Laŭ la Aligitaj Membroj (AM) pere de la Landaj Asocioj la maksimumo estis en la jaro 1987 kun 36.351 homoj. Antaŭe okazis okjara kresko ekde ĉ. 25 mil AM en 1979; post la pinta jaro 1987 la nombro refalis ene de sep jaroj al 14.495 en 1994. La posta malkresko al 11.732 en 2006 okazis malpli rapide. Nuntempe la nombro de Aligitaj Membroj estas simila al la stato meze de la 1950aj jaroj; indas noti, ke UEA hodiaŭ havas ĉ. 60 Landajn Asociojn, dum en la kvindekaj jaroj estis ĉ. 20. La mezuma membronombro en la unuopaj landoj do malkreskis. Kiel ekzemplon vidu la statistikojn pri la membraro en Francio kaj Germanio.
La kresko kaj malkresko inter 1979 kaj 1994 estis plejparte efiko de la evoluo en orienta Eŭropo: la tieaj Esperanto-asocioj indikis tre altajn nombrojn kaj pagis por ili per ŝtata mono. La nombroj rapide malkreskis, post kiam la komunistaj reĝimoj falis (ĉ. 1989).
Okazis kresko de la nombro de Aligitaj Membroj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, de ĉ. dek mil al ĉ. dudek kvin mil membroj. La ĉefa kresko koncentriĝis al kvinjara periodo, de 10.723 en 1954 al 25.146 en 1959. Tio ŝajnas indiki progreson - sed la kaŭzo estis nur la aliĝo de novaj Landaj Asocioj: Ekzemple en 1955 aliĝis la germana, finna kaj pola asocioj kaj tiu de Bosnio kaj Hercegovino, en 1956 alvenis la Japana Esperanto-Instituto kaj la bulgara asocio - pluraj el ili kun granda membraro. En 1953 UEA havis ĉ. 20 Landajn Asociojn, dum en 1964 ĝi havis ĉ. 29. Fakte multaj Landaj Asocioj jam dum tiu tempo spertis malkreskon aŭ stagnadon, ekzemple la franca asocio havis 1243 membrojn en 1953 kaj preskaŭ same 1271 membrojn en 1972.
Uzi la nombrojn por taksi la bonstaton de la movado aŭ de la komunumo havas la problemon, ke ne nur evoluas la nombro de membroj en unuopaj asocioj aŭ neformalaj grupoj, sed ankaŭ la kvanto de grupoj entute kaj la kampoj de Esperanto-uzado. Tial la membronombroj de UEA estas nur unu el multaj indikiloj por la statistiko de Esperantujo; ekzistas krome ekzemple informoj pri la kvanto de Esperanto-teksto en la interreto[7], pri la nombro de Esperanto-parolantoj laŭ ŝtataj censoj aŭ pri la nombro de disertacioj pri aspektoj de Esperanto.
Humphrey Tonkin supozis, ke la Esperanto-parolantoj trovas aliajn, malpli formalajn metodojn por interagi (ol membrecon en UEA).[8] Krom interreto indas mencii ankaŭ la internaciajn renkontiĝojn, la kreskantan fenomenon de denaskuloj, la muzikan kulturon, la uzadon de Esperanto ekster Eŭropo kaj la sciencan literaturon pri Esperanto.
Diagramo kaj tabelo de la suma membraro ekde 1908
[redakti | redakti fonton]Jaro | Individuaj Membroj |
Aligitaj Membroj |
Membroj sume |
Fonto |
---|---|---|---|---|
1908 | 1.223 | / | [9] | |
1909 | 5.500 | / | [10] | |
1910 | 7.500 | / | [11] | |
1911 | 7.804 | / | [12] | |
1912 | 8.800 | / | [13] | |
1913 | 6.275 | / | [14] | |
1914 | 7.233 | / | [15] | |
1915 | 2.704 | / | [16] | |
1916 | 2.723 | / | [17] | |
1917 | 2.456 | / | [18] | |
1918 | 1.958 | / | [19] | |
1919 | 3.114 | / | [20] | |
1920 | 3.894 | / | [21] | |
1921 | 5.579 | / | [22] | |
1922 | 6.253 | / | [23] | |
1923 | 6.332 | / | [24] | |
1924 | 8.265 | / | [25] | |
1925 | 9.424 | / | [26] | |
1926 | 8.687 | / | [27] | |
1927 | 9.100 | / | [28] | |
1928 | 9.095 | / | [29] | |
1929 | 9.113 | / | [30] | |
1930 | 9.062 | / | [31] | |
1931 | 8.835 | / | [32] | |
1932 | 8.619 | / | [33] | |
1933 | 7.809 | UFE: 3.549 | [34] | |
1934 | 6.723 | 9.862 | 16.585 | [35] |
1935 | 4.417 | 11.815 | 16.232 | [36] |
1936 | 3.600 | 8.700 | 12.300 | [37] |
1937 | IEL: 3.057 UEA: 783 |
IEL: 9.983 | 13.040 | [38] |
1938 | IEL: 3.057 | IEL: 9.983 | 13.040 | [39] |
1939 | IEL: 3.143 UEA: 628 |
IEL: 8.353 | 11.496 | [40] |
1940 | IEL: 2.088 UEA: 426 |
IEL: 2.161 | 4.249 | [41] |
1941 | IEL: 1.373 | IEL: 2.749 | 4.122 | [42] |
1942 | IEL: 1.487 | IEL: 2.702 | 4.189 | [43] |
1943 | IEL: 1.796 | IEL: 3.063 | 4.859 | [44] |
1944 | IEL: 2.208 | IEL: 3.178 | 5.386 | [45] |
1945 | IEL: 3.591 | IEL: 4.675 | 8.266 | [46] |
1946 | IEL: 5.810 UEA: 355 |
IEL: 9.950 | 16.760 | [47] |
1947 | 7.010 | 8.995 | 16.005 | [48] |
1948 | 6.120 | 11.587 | 17.707 | [49] |
1949 | 5.927 | 12.822 | 18.749 | [50] |
1950 | 5.723 | 8.988 | 14.711 | [51] |
1951 | 6.094 | 8.849 | 14.943 | [52] |
1952 | 5.738 | 10.447 | 16.185 | [53] |
1953 | 5.776 | 11.085 | 16.861 | [54] |
1954 | 6.103 | 10.723 | 16.826 | [55] |
1955 | 6.201 | 15.033 | 21.234 | [56] |
1956 | 6.502 | 18.106 | 24.608 | [57] |
1957 | 7.587 | 19.551 | 27.138 | [58] |
1958 | 6.813 | 20.844 | 27.657 | [59] |
1959 | 7.442 | 25.146 | 32.588 | [60] |
1960 | 7.187 | 22.843 | 30.030 | [61] |
1961 | 7.268 | 23.263 | 30.531 | [62] |
1962 | 7.169 | 25.291 | 32.460 | [63] |
1963 | 7.473 | 26.472 | 33.945 | [64] |
1964 | 7.139 | 25.048 | 32.187 | [65] |
1965 | 7.260 | 24.331 | 31.591 | [66] |
1966 | 7.511 | 24.993 | 32.504 | [67] |
1967 | 7.169 | 24.714 | 31.883 | [68] |
1968 | 7.107 | 25.273 | 32.380 | [69] |
1969 | 7.111 | 26.472 | 33.583 | [70] |
1970 | 6.832 | 26.045 | 32.877 | [71] |
1971 | 6.999 | 24.555 | 31.554 | [72] |
1972 | 7.051 | 25.591 | 32.642 | [73] |
1973 | 7.302 | 25.414 | 32.716 | [74] |
1974 | 6.543 | 25.890 | 32.433 | [75] |
1975 | 6.025 | 26.008 | 32.033 | [76] |
1976 | 6.018 | 25.650 | 31.668 | [77] |
1977 | 6.099 | 25.677 | 31.776 | [78] |
1978 | 6.215 | 24.828 | 31.043 | [79] |
1979 | 6.277 | 24.533 | 30.810 | [80] |
1980 | 6.629 | 27.554 | 34.183 | [80] |
1981 | 6.727 | 29.828 | 36.555 | [80] |
1982 | 6.556 | 29.768 | 36.624 | [80] |
1983 | 6.446 | 31.062 | 37.508 | [80] |
1984 | 6.272 | 32.923 | 39.195 | [80] |
1985 | 6.536 | 33.020 | 39.556 | [80] |
1986 | 6.679 | 33.910 | 40.589 | [80] |
1987 | 7.291 | 36.351 | 43.642 | [80] |
1988 | 7.203 | 35.945 | 43.148 | [80] |
1989 | 7.355 | 32.474 | 39.829 | [80] |
1990 | 7.645 | 25.224 | 32.869 | [80] |
1991 | 8.071 | 19.146 | 27.217 | [80] |
1992 | 7.783 | 18.808 | 26.591 | [80] |
1993 | 7.272 | 16.041 | 23.313 | [80] |
1994 | 7.018 | 14.495 | 21.513 | [80] |
1995 | 7.237 | 13.808 | 21.045 | [80] |
1996 | 7.284 | 13.314 | 20.598 | [80] |
1997 | 7.113 | 13.018 | 20.131 | [80] |
1998 | 7.360 | 12.812 | 20.172 | [80] |
1999 | 7.074 | 12.096 | 19.170 | [80] |
2000 | 6.583 | 12.522 | 19.105 | [80] |
2001 | 6.428 | 14.889 | 21.317 | [80] |
2002 | 5.713 | 10.549 | 16.262 | [81] |
2003 | 5.714 | 11.264 | 16.978 | [81] |
2004 | 5.854 | 12.148 | 18.002 | [82] |
2005 | 6.107 | 12.253 | 18.360 | [83] |
2006 | 6.066 | 11.732 | 17.798 | [83] |
2007 | 6.011 | 11.477 | 17.488 | [84] |
2008 | 5.702 | 12.492 | 18.194 | [85] |
2009 | 5.713 | 12.605 | 18.318 | [86] |
2010 | 5.288 | 10.527 | 15.815 | [87] |
2011 | 5.321 | 10.480 | 15.801 | [88] |
2012 | 5.046 | 10.057 | 15.103 | [89] |
2013 | 4.903 | 10.019 | 14.922 | [90] |
2014 | 5.027 | 9.789 | 14.816 | [91] |
2015 | 5.501 | 9.215 | 14.716 | [92] |
2016 | 4.365 | 8.689 | 13.054 | [93] |
Individua membraro laŭ landoj
[redakti | redakti fonton]La membronombroj estas indikitaj kutime laŭ la publikigo en la revuo Esperanto. Tie oni informas pri la stato fine de la koncerna jaro (eblas aliĝi ĉe UEA kiel IM ankaŭ post la fino de iu jaro kaj ricevi ekzemple la kompletan revukolekton).
La plimulton de la kotizoj pagas la unuopuloj, kelkajn pagas fondaĵoj. Informoj pri la parto, kiun pagas la fondaĵoj, kutime ne publikiĝas kun la membrostatistiko.
Multaj landnomoj varias dum la jaroj - jen pro ŝanĝo de la originala landnomo, jen pro ŝanĝo de la Esperanto-nomo.
Eblas ordigi la tabelajn kolumnojn per la sago-simbolo supre. Kelkfoje tio ne tuj donas ordigon laŭ la alteco de la nombro (ekz. 88, 82, 9, 8), sed laŭ la komenca cifero (9, 88, 82, 8); plurfoja klakado, eble reŝargo de la paĝo, povas kutime solvi tiun problemon.
Lando ! | '10 [94] |
'09 | '08 [95] |
97-07 |
'07 [96] |
'06 [97] |
'05 [98] |
'04 [99] |
'03 [100] |
'02 [101] |
'01 [102] |
2000 [103] |
1999 [104] |
'98 [105] |
'97 [106] |
'96 [107] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Afganio | 2 | 2 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Albanio | 11 | 11 | 11 | 12 | 12 | 13 | 10 | 16 | 14 | 33 | 18 | 19 | 20 | |||
Alĝerio | 4 | 4 | 3 | 2 | 2 | 2 | 2 | 6 | 4 | 2 | 2 | 2 | 3 | |||
Andoro | 0 | 0 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Angolo | 2 | 6 | 4 | 0 | 3 | 2 | 2 | 1 | 2 | 1 | 3 | 4 | 4 | |||
Argentino | 24 | 30 | 28 | 29 | 31 | 28 | 40 | 57 | 58 | 67 | 68 | 68 | 49 | |||
Armenio | 11 | 11 | 11 | 10 | 10 | 10 | 13 | 10 | 10 | 16 | 15 | 13 | 4 | |||
Aŭstralio | 43 | -29% (-5%) [108] |
56 | 56 | 62 | 54 | 54 | 53 | 55 | 59 | 71 | 74 | 79 [109] |
79 | ||
Aŭstrio | 41 | -22% | 42 | 45 | 45 | 49 | 50 | 49 | 47 | 50 | 51 | 51 | 54 | 60 | ||
Azerbajĝano | 1 | 0 | 0 | 5 | 5 | 5 | 3 | 1 | 3 | 1 | 1 | 1 | 1 | |||
Bangladeŝo | 2 | 2 | 0 | 0 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | |||
Barejno | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | ||||
Belgio | 137 | 159 | -16% | 148 | 174 | 171 | 158 | 148 | 143 | 164 | 164 | 185 | 191 | 177 | 199 | |
Belizo | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | |||
Benino | 11 | 11 | 9 | 11 | 12 | 11 | 9 | 7 | 7 | 7 | 8 | 7 | 7 | |||
Bermudo | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 0 | 0 | 0 | |||
B(j)elorusio | 8 | 7 | 9 | 10 | 3 | 6 | 4 | 9 | 9 | 16 | 19 | 17 | 11 | |||
Bolivio | 2 | 1 | 2 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 5 | 5 | 5 | 5 | |||
Bosnio-Hercegovino | 14 | 18 | 23 | 19 | 16 | 16 | 16 | 48 | 48 | 45 | 44 | 45 | 33 | |||
Brazilo | 374 | 337 | -34% | 344 | 360 | 365 | 394 | 404 | 525 [110] |
517 | 493 | 551 | 511 | 525 | 525 | |
Britio | 135 | 153 | -40% | 149 | 171 | 169 | 176 | 166 | 158 | 193 | 207 | 230 | 229 | 249 | 272 | |
Bulgario | 48 | -14% | 49 | 51 | 49 | 54 | 53 | 58 | 76 | 74 | 73 | 65 | 57 | 52 | ||
Burkina Faso | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 0 | 0 | 2 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Burundio | 11 | 10 | 8 | 8 | 7 | 17 | 3 | 1 | 0 | 2 | 1 | 0 | 2 | |||
Cipro | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Ĉad(i)o | 3 | 3 | 2 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Ĉeĥio | 67 | 82 | -32% | 76 | 93 | 96 | 73 | 77 | 66 | 88 | 88 | 102 | 129 | 111 | 144 [111] | |
Ĉilio | 10 | 11 | 8 | 6 | 6 | 6 | 5 | 5 | 5 | 8 | 5 | 4 | 6 | |||
Ĉinio (kp. Honkongo kaj Tajvano) |
115 | 127 | -41% | 112 | 132 | 131 | 159 [112] |
124 | 117 | 94 | 186 | 187 | 190 | 190 | 170 | |
Danio | 103 | 97 | -1% | 91 | 97 | 87 | 88 | 90 | 79 | 84 | 89 | 108 | 93 | 92 | 97 | |
Domingo/ Dominika Resp. |
2 | 2 | 2 | 3 | 2 | 2 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | |||
Ebura Bordo/ Eburbordo |
1 | 3 | 3 | 1 | 3 | 2 | 2 | 2 | 5 | 3 | 5 | 3 | 5 | |||
Egiptio | 1 | 1 | 1 | 1 | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 3 | 4 | 4 | 1 | |||
Ekvadoro | 4 | 1 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 2 | 2 | 2 | 2 | |||
Estonio | 21 | 23 | 23 | 34 | 25 | 27 | 32 | 31 | 36 | 40 | 49 | 39 | 35 | |||
Filipinoj | 4 | 5 | 2 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 2 | 5 | 4 | 4 | 2 | |||
Finnlando | 123 | 136 | -42% | 156 | 167 | 176 | 185 | 200 | 194 | 204 | 222 | 234 | 246 | 268 | 269 | |
Francio | 547 | 583 | -17% | 548 | 670 | 665 | 588 | 601 | 580 | 675 | 651 | 686 | 894 [113] |
660 | 701 | |
Gabono | 0 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Ganao | 4 | 4 | 5 | 7 | 8 | 8 | 8 | 8 | 7 | 3 | 5 | 5 | 5 | |||
Germanio | 506 | 534 | -18% | 514 | 546 | 568 | 558 | 549 | 535 | 555 | 572 | 587 [114] |
602 | 626 | 651 | |
Greklando/Grekio | 15 | 17 | 17 | 16 | 17 | 16 | 17 | 19 | 22 | 23 | 26 | 21 | 18 | |||
Gvatemalo | 2 | 1 | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 8 | 8 | 6 | 5 | 9 | 5 | |||
Gvineo | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Haitio | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | |||
Hinda Unio | 19 | 15 | 22 | 19 | 27 | 19 | 11 | 23 | 23 | 26 | 20 | 19 | 17 | |||
Hispanio | 141 | 147 | -17% | 143 | 186 | 154 | 163 | 142 | 147 | 143 | 157 | 190 | 190 | 173 | 193 | |
Honduro | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 1 | 2 | 2 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Honkongo | 2 | 4 | 3 | 3 | 4 | 4 | 4 | 4 | 6 | |||||||
Hungario | 82 | 113 | -16% | 100 | 111 | 112 | 85 | 85 | 77 | 104 | 136 | 122 | 116 | 119 | 136 | |
Indonezio | 18 | 2 | 2 | 1 | 1 | 2 | 3 | 3 | 3 | 3 | 3 | 4 | 5 | |||
Irako | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | |||
Irano | 34 | -40% (-33%) [115] |
49 | 39 | 44 | 43 | 30 | 38 | 67 | 63 | 69 | 73 | 81 | 58 | ||
Irlando | 10 | 13 | 13 | 14 | 17 | 16 | 15 | 14 | 18 | 14 | 13 | 16 | 15 | |||
Islando | 16 | 23 | 25 | 28 | 27 | 24 | 27 | 28 | 29 | 32 | 36 | 37 | 37 | |||
Israelo | 71 | +0% | 71 | 77 | 79 | 71 | 74 | 69 | 86 | 81 [116] |
65 | 71 | 71 | 75 | ||
Italio | 180 | 208 | -32% (-23%) [117] |
204 | 284 [118] |
223 | 196 | 204 | 185 | 218 | 223 | 253 | 259 | 300 | 269 | |
Japanio | 366 | 402 | +110% (+0%) [119] |
858 [120] |
410 | 401 | 368 | 376 | 335 | 363 | 389 | 409 | 415 | 408 | 420 | |
Jordanio | 1 | 3 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 7 | 5 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Jugoslavio kp. Serbio kaj Montenegro |
? | 33 | 45 | 49 | 53 | 59 | 69 | 70 | ||||||||
Kamboĝo | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 2 | 2 | 2 | 2 | |||
Kamerunio | 5 | 6 | 4 | 5 | 3 | 3 | 4 | 7 | 6 | 6 | 6 | 7 | 5 | |||
Kanado | 79 | 75 | -8% | 73 | 76 | 71 | 77 | 65 | 66 | 66 | 61 | 79 | 73 | 79 | 81 | |
Kanarioj | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 7 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Kartvelio | 2 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 2 | 4 | 7 | 4 | 2 | |||
Kazaĥio | 9 | 9 | 7 | 4 | 4 | 2 | 5 | 5 | 4 | 7 | 6 | 7 | 6 | |||
Kenjo | 3 | 1 | 2 | 1 | 0 | 1 | 1 | 0 | 0 | 3 | 3 | 2 | 4 | |||
Kirgizio | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Kolombio | 15 | 11 | 12 | 9 | 7 | 7 | 9 | 29 | 23 | 22 | 20 | 19 | 10 | |||
Komoroj | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | |||
Kongo, Dem. Resp. | 9 | 13 | 12 | 41 | 25 | 10 | 15 | 11 | 15 | 14 | 10 | 14 | ||||
Kongo, (Pop.) Resp. | 1 | 4 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 0 | 1 | 2 | 2 | 2 | ||||
Kongolando | 2 | |||||||||||||||
Korea Resp. | 46 | +41% (-38%) [121] |
93 [122] |
48 | 34 | 65 [123] |
40 | 40 | 45 | 55 | 61 | 43 | 66 | 78 | ||
Kostariko | 11 | 4 | 6 | 5 | 6 | 6 | 7 | 13 | 11 | 17 | 9 | 6 | 4 | |||
Kroatio | 59 | -29% | 61 | 78 | 65 | 63 | 62 | 77 | 161 [124] |
88 | 109 | 89 | 86 | 84 | ||
Kubo | 161 [125] |
+20% | 48 | 47 | 45 | 37 | 23 | 88 [126] |
55 | 53 | 51 | 46 | 40 | 35 | ||
Kuvajto | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | |||
Laoso | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Latvio | 14 | 21 | 20 | 24 | 19 | 15 | 17 | 18 | 18 | 21 | 21 | 19 | 35 | |||
Libano | 1 | 3 | 3 | 3 | 2 | 3 | 2 | 2 | 3 | 3 | 3 | 1 | 0 | |||
Libio | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | |||
Liĥtenŝtejno | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | |||
Litovio | 24 | +174% (-13%) [127] |
47 | 56 | 117 [128] |
112 | 44 | 27 | 33 | 38 | 51 | 64 | 27 | 44 | ||
Luksemburgio | 12 | 16 | 12 | 12 | 13 | 13 | 12 | 13 | 14 | 13 | 13 | 12 | 11 | |||
Madagaskaro | 8 | 9 | 16 | 10 | 9 | 10 | 15 | 6 | 12 | 12 | 12 | 10 | 5 | |||
Makedonio | 8 | 5 | 5 | 8 | 9 | 9 | 5 | 16 | 14 | 23 | 12 | 13 | 14 | |||
Malajzio | 1 | 3 | 3 | 3 | 2 | 2 | 0 | 4 | 3 | 2 | 2 | 1 | 0 | |||
Malavio | 0 | 2 | 5 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Malio | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | |||
Malto | 3 | 3 | 3 | 3 | 3 | 2 | 2 | 4 | 3 | 3 | 3 | 3 | 3 | |||
Maroko | 3 | 2 | 1 | 2 | 2 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 0 | |||
Maŭritanio | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Meksiko | 35 | +131% | 30 | 22 | 18 | 24 | 15 | 18 | 15 | 18 | 11 | 12 | 13 | 11 | ||
Moldavio | 1 | 5 | 4 | 3 | 3 | 2 | 1 | 1 | 1 | 6 | 3 | 3 | 3 | |||
Mongolio | 7 | 6 | 6 | 7 | 4 | 4 | 3 | 5 | 4 | 6 | 5 | 4 | 6 | |||
Nederlando | 239 | 254 [129] |
-32% | 249 | 262 | 260 | 262 | 259 | 241 | 321 | 337 | 349 | 356 | 365 | 384 | |
Nepalo | 12 | +10% | 11 | 13 | 14 | 16 | 10 | 10 | 12 | 12 | 10 | 9 | 10 | 11 | ||
Niĝerio | 6 | 6 | 6 | 10 | 9 | 13 | 6 | 17 | 14 | 16 | 23 | 24 | 20 | |||
Niĝerlando/Niĝero | 2 | 3 | 5 | 5 | 2 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Nikaragvo | 3 | 2 | 2 | 3 | 2 | 1 | 1 | 4 | 4 | 4 | 4 | 4 | 4 | |||
Norvegio | 41 | -46% | 39 | 44 | 49 | 56 | 63 | 57 | 65 | 66 | 70 | 76 | 72 | 76 | ||
Nov-Kalendonio ? | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Nov-Zelando | 29 | -3% | 33 | 33 | 30 | 34 | 35 | 44 | 31 | 32 | 36 | 33 | 34 | 32 | ||
Okcidenta Samoo | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | |||
Omano | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Pakistano | 32 | 23 | 32 | 11 | 12 | 14 | 15 | 23 | 18 | 18 | 15 | 25 | 15 | |||
Panamo | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 3 | 3 | 2 | 2 | 2 | 1 | |||
Papua Novgvineo | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 2 | 2 | 3 | 1 | 2 | 2 | |||
Paragvajo | 0 | 1 | 2 | 4 | 3 | 0 | 0 | 1 | 2 | 1 | 1 | 1 | 1 | |||
Peruo | 10 | 7 | 3 | 6 | 6 | 6 | 2 | 6 | 6 | 6 | 6 | 4 | 3 | |||
Pollando | 127 | 120 | -15% | 100 | 134 | 170 | 92 | 81 | 81 | 125 | 138 | 150 | 172 | 118 | 191 | |
Portoriko | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 2 | 1 | |||
Portugalio | 9 | 8 | 11 | 10 | 7 | 12 | 9 | 16 | 17 | 16 | 19 | 19 | 22 | |||
Reunio | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 2 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Ruando | 1 | 2 | 2 | 2 | 6 | 1 | 1 | 1 | 2 | 3 | 1 | 1 | 1 | |||
Rumanio | 33 | -48% | 29 | 32 | 35 | 36 | 35 | 31 | 44 | 48 | 57 | 101 | 56 | 53 | ||
Rusio | 88 | 209 | -34% | 151 | 167 | 239 | 167 | 167 | 135 | 141 | 135 | 170 | 228 | 228 | 212 | |
Salvadoro | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 1 | 0 | 6 | 7 | 2 | 1 | 1 | 0 | |||
Samoo | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 2 | 1 | 0 | 0 | |||
San-Marino | 0 | 0 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 0 | |||
Saŭda (Sauda) Arabio | 2 | 2 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 3 | 1 | 3 | 1 | 1 | |||
Senegalio | 3 | 2 | 3 | 1 | 3 | 9 | 8 | 1 | 9 | 14 | 7 | 9 | 6 | |||
Serbio kaj Montenegro[130] (kp. Jugoslavio) |
36 | 39 | 47 | 31 | 33 | 36 | ||||||||||
Singapuro | 0 | 0 | 0 | 0 | 10 | 0 | 0 | 3 | 2 | 0 | 0 | 0 | 7 | |||
Sirio | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 1 | 0 | 1 | 1 | 0 | |||
Slovakio | 25 | 31 | 26 | 31 | 27 | 32 | 24 | 31 | 35 | 32 | 38 | 43 | 48 | |||
Slovenio | 18 | 19 | 24 | 22 | 22 | 20 | 19 | 18 | 18 | 26 | 24 | 27 | 27 | |||
Srilanko | 6 | 4 | 2 | 2 | 4 | 4 | 2 | 3 | 3 | 4 | 3 | 4 | 5 | |||
Sud-Afriko | 6 | 6 | 6 | 6 | 9 | 8 | 8 | 9 | 7 | 10 | 10 | 10 | 8 | |||
Svazilando | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 0 | |||
Svedio | 134 | 154 | -35% | 164 | 169 | 188 | 190 | 215 [131] |
201 | 195 | 238 | 255 | 226 | 252 | 265 | |
Svislando | 77 | 85 | -41% (-20%) [132] |
81 | 111 | 98 | 102 | 110 | 117 | 121 | 128 | 134 | 141 | 138 | 139 | |
Taĝikio | 2 | 7 | 7 | 2 | 3 | 3 | 1 | 2 | 2 | 2 | 2 | 4 | 2 | |||
Tajlando | 6 | 4 | 3 | 1 | 2 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 2 | |||
Ĉinio (Tajvano) | 5 | 25 | 18 | 2 | 2 | 2 | 0 | 3 | ||||||||
Tanzanio | 7 | 13 | 13 | 11 | 17 | 23 | 22 | 22 | 12 | 15 | 9 | 4 | 9 | |||
Togolando | 33 | 20 | 23 | 36 | 33 | 38 | 45 | 50 | 52 | 10 | 26 | 34 | 12 | |||
Tunizio | 2 | 4 | 3 | 2 | 2 | 3 | 3 | 2 | 2 | 2 | 2 | 2 | 3 | |||
Turkio | 4 | 3 | 2 | 1 | 1 | 2 | 14 | 6 | 6 | 4 | 4 | 5 | 6 | |||
Ugando | 4 | 3 | 3 | 0 | 0 | 6 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 1 | 1 | |||
Ukrainio | 34 | +7% | 44 | 45 | 45 | 36 | 32 | 34 | 48 | 40 | 49 | 44 | 41 | 32 | ||
Unuiĝ. Arab. Emiratoj |
1 | 1 | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 | 2 | 1 | 0 | 0 | 0 | 0 | |||
Urugvajo | 10 | 7 | 7 | 8 | 9 | 12 | 8 | 8 | 8 | 9 | 8 | 7 | 8 | |||
Usono | 295 | 314 | -17% | 330 | 361 | 363 | 373 | 371 | 358 | 371 | 352 | 389 | 400 | 399 | 417 | |
Uzbekio | 2 | 3 | 2 | 4 | 3 | 3 | 4 | 8 | 7 | 9 | 6 | 6 | 6 | |||
Venezuelo | 9 | 10 | 12 | 12 | 14 | 16 | 14 | 21 | 20 | 19 | 18 | 17 | 18 | |||
Vjetnamio | 55 | 78 [133] |
+186% (+163%) [134] |
83 [135] |
58 | 46 | 46 | 46 | 38 | 57 | 52 | 42 | 38 | 29 | 22 | |
Zairio | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 13 | |||
Zambio | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 0 | 1 | 2 | 2 | 1 | 1 | 0 | 0 | |||
Zimbabvo | 2 | 1 | 2 | 2 | 3 | 5 | 3 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 | 1 |
Membroj de la naciaj asocioj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la retejo de UEA, stato je la 28a septembro 2012[136]
Lando | Aliĝintoj al la ĉefa asocio |
Aliĝintoj al la junulara asocio |
---|---|---|
AFRIKO | 910+ | 30+ |
Angolo | ... | - |
Benino | ... | - |
Burundo | ... | ... |
Ĉado | ... | - |
Ebur-Bordo | 100+ | ... |
Ganao | ... | - |
Kameruno | ... | - |
Kenjo | ... | - |
Komoroj | ... | - |
Kongo DR | 456 | ... |
Madagaskaro | ... | 30 |
Malio | ... | - |
Niĝerio | ... | ... |
Niĝero | ... | - |
Senegalo | ... | - |
Sud-Afriko | 54 | - |
Tanzanio | ... | - |
Togolando | 300 | ... |
Ugando | ... | - |
AMERIKO | 1930+ | 150+ |
Argentino | 140 | 20 |
Brazilo | 652 | 90 |
Ĉilio | ... | ... |
Kanado | 140+ | 10 |
Kolombio | ... | ... |
Kostariko | 34 | - |
Kubo | 100 | ... |
Meksiko | 103 | - |
Nikaragvo | ... | - |
Urugvajo | 30 | - |
Usono | 700 | 33 |
Venezuelo | 32 | - |
AZIO | 3760+ | 500+ |
Ĉinio | 1144 | 300 |
Honkongo | ... | 38 |
Tajvano | ... | - |
Hinda Unio | 150 | - |
Irano | ... | 12 |
Israelo | 160 | 40 |
Japanio | 1355 | ... |
Kamboĝo | ... | - |
Koreo | 250 | 30 |
Libano | ... | - |
Mongolio | 50 | - |
Nepalo | ... | ... |
Pakistano | 450 | - |
Singapuro | ... | - |
Srilanko | ... | - |
Taĝikio | ... | - |
Vjetnamio | 200 | 85 |
EŬROPA UNIO | 10360+ | 1830+ |
Aŭstrio | 98 | 35 |
Belgio | 1013+ | 26 |
Britio | 441+ | 40 |
Bulgario | 140 | 52 |
Ĉeĥio | 780 | 60 |
Danio | 210 | 28 |
Estonio | 62 | - |
Finnlando | 400 | 15 |
Francio | 1001 | 68 |
Germanio | 1600 | 171 |
Grekio | 108 | 15 |
Hispanio | 285+ | 50+ |
Hungario | ... | 800 |
Irlando | 63 | - |
Italio | 910 | 65 |
Latvio | 102 | - |
Litovio | 960+ | 50 |
Luksemburgo | 101 | - |
Malto | 20 | - |
Nederlando | 404 | 34 |
Pollando | 750 | 125 |
Portugalio | 86 | 25 |
Rumanio | 120 | ... |
Slovakio | 85 | 23 |
Slovenio | 120 | - |
Svedio | 500 | 150 |
EŬROPA (ĈETERAJ LANDOJ) | 1430+ | 240+ |
Albanio | ... | - |
Armenio | 27 | - |
Bosnio-Hercegovino | 100 | ... |
Islando | 93 | - |
Kartvelio | ... | - |
Kroatio | 316 | 30 |
Makedonio | ... | - |
Norvegio | 215 | 38 |
Rusio | 400+ | 130 |
Serbio | ... | 5 |
Svislando | 170 | - |
Ukrainio | 110 | 37 |
OCEANIO | 235+ | - |
Aŭstralio | 190 | - |
Nov-Kaledonio | ... | - |
Nov-Zelando | 46 | - |
MONDO | 18600+ | 2750+ |
Fontoj kaj rimarkoj
[redakti | redakti fonton]
- ↑ Unusemajnaj renkontiĝoj en Germanio 1957 - 2006
- ↑ Pasporta Servo 1974 - 2004
- ↑ Die neutrale Sprache, p. 65.
- ↑ Die neutrale Sprache, p. 122.
- ↑ Die neutrale Sprache, p. 151.
- ↑ Die neutrale Sprache, p. 226.
- ↑ Grefenstette kaj Nioche
- ↑ Humphrey Tonkin: Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado, Rotterdam: UEA, 2006, p. 12. "Ni ne pensu, ke la membroperdo en UEA en la lastaj jaroj (kun kompreneble periodaj malgrandaj altiĝoj) okazas pro manko de allogo de Esperanto: ĉefe temas pri tio, ke la homoj trovas aliajn manierojn, pli neformalajn ol antaŭe, por interagi kaj interkomunikiĝi - ĉefe interretajn rimedojn."
- ↑ 1-a de aŭgusto 1908. Vd.: Oficiala Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.) por 1908. Unua eldono, s.l. s.j., p. 23.
- ↑ 15-a de decembro 1909. Vd.: Oficiala Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.). Kvara eldono (1-a serio) Januaro 1910, s.l. s.j., p. 121.
- ↑ Por la 15-a de novembro 1910. Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1911, Ĝenevo s.j., p. 135.
- ↑ UEA: Oficiala Jarlibro 1912, Ĝenevo s.j., p. 169.
- ↑ Por la 31-a de oktobro 1912. Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1913, Ĝenevo s.j., p. 39.
- ↑ Por la 31-a de oktobro 1913. Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1914, Ĝenevo s.j., p. 34.
- ↑ Por la 1-a de julio. Statistiko de la membroj de UEA, en: Esperanto, 20-a de julio 1914, p. 210/211.
- ↑ "Dum 1914". Vd.: UEA: Oficiala Jarlibro 1916, Ĝenevo s.j., p. 32.
- ↑ Esperanto dum la milito. 1917. Dua jara raporto de Universala Esperanto-Asocio, Ĝenevo s.j. [subskribite je 1-a de decembro 1917], p. 14.
- ↑ Esperanto dum la milito. 1917. Dua jara raporto de Universala Esperanto-Asocio, Ĝenevo s.j. [subskribite je 1-a de decembro 1917], p. 14.
- ↑ UEA: Oficiala Adresaro. Delegitoj, vicdelegitoj, grupoj kaj jara raporto. 1919, Ĝenevo s.j. [subskribite je majo 1919], p. 4.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, p. 548.
- ↑ UEA: Die neutrale Sprache, p. 148. UFE: Majo 1933, vd. Die neutrale Sprache, p. 122.
- ↑ Jubilea Jarlibro de la Esperanto-Movado 1937, Ĝenevo s.j., p. 76.
- ↑ Statistiko laŭlanda de la Membraro de U.E.a. en 1935, en: Jarlibro de la Esperanto-Movado 1936, Ĝenevo s.j., p. 20/21.
- ↑ Jubilea Jarlibro de la Esperanto-Movado 1937, Ĝenevo s.j., p. 76.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Junio 1937, vd. Die neutrale Sprache, p. 151.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Die neutrale Sprache, p. 151.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Die neutrale Sprache, p. 232.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ IEL: Esperanto, aprilo 1952, p. 111. UEA: Die neutrale Sprache, p. 232.
- ↑ Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ Esperanto, aprilo 1952, p. 111.
- ↑ Esperanto, 1952, p. 62.
- ↑ Esperanto, 1954, p. 62.
- ↑ Esperanto, 1954, p. 62.
- ↑ Esperanto, 1955, p. 72.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1955, en: Esperanto, marto 1956, p. 52/53.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1956, en: Esperanto, marto 1957, p. 52/53.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1957, en: Esperanto, marto 1958, p. 46/47.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1958, en: Esperanto, marto 1959, p. 56/57.
- ↑ Jarlibro, dua parto 1960, p. 34.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1960, en: Esperanto, marto 1961, p. 54/55.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1961, en: Esperanto, marto 1961, p. 58/59.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1962, en: Esperanto, marto 1963, p. 57/58.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1963, en: Esperanto, marto 1964, p. 54/55.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1964, en: Esperanto, marto 1965, p. 56/57.
- ↑ Statistiko pri nia Membraro en 1965, en: Esperanto, marto 1966, p. 58/59.
- ↑ Oficiala Informilo, n-ro 400, 1968-02-01, en: Esperanto, marto 1967, p. 50/51.
- ↑ Oficiala Informilo, n-ro 400, 1968-02-01, en: Esperanto, marto 1968, p. 42/43.
- ↑ Oficiala Informilo, n-ro 421, 1969-02-01, en: Esperanto, marto 1969, p. 58.
- ↑ Oficiala Informilo, n-ro 432, 1970-02-01, en: Esperanto, marto 1971, p. 50/51.
- ↑ Oficiala Informilo, n-ro 442, 1971-01-01, en: Esperanto, februaro 1971, p. 39.
- ↑ Oficiala Informilo, n-ro 464, 1973-01-01, en: Esperanto, februaro 1973, p. 39.
- ↑ Oficiala Informilo, n-ro 464, 1973-01-01, en: Esperanto, februaro 1973, p. 39.
- ↑ Laŭlanda membrostatistiko por 1973, en: Esperanto, julio-aŭgusto 1974, p. 138.
- ↑ La membraro de UEA en 1974, en: Esperanto, marto 1975, p. 59.
- ↑ La membraro de UEA en 1975, en: Esperanto, aprilo 1976, p. 78.
- ↑ La membraro de UEA en 1976, en: Esperanto, marto 1977, p. 58.
- ↑ La membraro de UEA en 1977, en: Esperanto, marto 1978, p. 66.
- ↑ La membraro de UEA en 1979, en: Esperanto, marto 1979, p. 58.
- ↑ 80,00 80,01 80,02 80,03 80,04 80,05 80,06 80,07 80,08 80,09 80,10 80,11 80,12 80,13 80,14 80,15 80,16 80,17 80,18 80,19 80,20 80,21 80,22 http://esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov03-17.htm
- ↑ 81,0 81,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2019-06-28 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-13. Alirita 2019-06-28 .
- ↑ 83,0 83,1 https://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=258
- ↑ https://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=284
- ↑ https://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=318
- ↑ La membraro de UEA en 2009, en: Esperanto, aprilo 2010, p. 85.
- ↑ Revuo Esperanto, majo 2011, n-ro 1247 (5), p. 118
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2012, laŭ Gazetara Komuniko 449 de UEA
- ↑ Gazetara Komuniko 492 de UEA, 2013-03-21
- ↑ Gazetara Komuniko 539 de UEA, 2014-04-04
- ↑ Gazetara Komuniko 574 de UEA, 2015-03-25
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2017, n-ro 1312 (4), p. 95. 2015: 7742 AM + 1473 junaj AM = 9215
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2017, n-ro 1312 (4), p. 95. 2016: 7299 AM + 1390 junaj AM = 8689
- ↑ Revuo Esperanto, majo 2011, n-ro 1247 (5), p. 118
- ↑ UEA gazetara komuniko n-o 318
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2008, n-ro 1213 (4), p. 84
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2007, n-ro 1202 (4), p. 80
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2006, n-ro 1191 (4), p. 79
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2005, n-ro 1180 (4), p. 79
- ↑ Revuo Esperanto, junio 2004, n-ro 1171 (6), p. 126
- ↑ Revuo Esperanto, junio 2003, n-ro 1160 (6), p. 130
- ↑ Revuo Esperanto, julio-aŭgusto 2002, n-ro 1149 (7), p. 126
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2001, n-ro 1135 (4), p. 66
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 2000, n-ro 1124 (4), p. 66
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 1999, n-ro 1113 (4), p. 126
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 1998, n-ro 1102 (4), p. 79
- ↑ Revuo Esperanto, aprilo 1997, n-ro 1091 (4), p. 66
- ↑ De 2000 al 2007 (pro la aparte altaj nombroj post la UK 1997 en Aŭstralio)
- ↑ UK 1997
- ↑ UK 2002
- ↑ UK 1996
- ↑ UK 2004
- ↑ UK 1998
- ↑ UK 1999
- ↑ De 1996 al 2006 (pro la aparte alta nombro 1997 en Irano)
- ↑ UK 2000
- ↑ De la mezumo 1996 kaj 1998 al 2007 (pro la aparte alta nombro 1997 en Italio)
- ↑ UK 2006
- ↑ De 1997 al 2006 (pro la UK 2007 en Japanio)
- ↑ UK 2007
- ↑ De 1996 al 2006 (pro la aparte alta nombro 2007 en Korea Resp.)
- ↑ UK 2007 en Japanio
- ↑ UK 2004 en Ĉinio
- ↑ UK 2001
- ↑ UK 2010 en Kubo
- ↑ UK 2002 en Brazilo
- ↑ De la mezumo 1996 kaj 1998 al 2007 (pro la aparte malalta nombro por 1997 en Litovio)
- ↑ UK 2005
- ↑ UK 2008
- ↑ 2003 "Serbio kaj Montenegro", 2004-5 "Serbio-Montenegro", 2006-7/10 "Serbio"
- ↑ UK 2003
- ↑ De 1996 al 2006 (pro la aparte malalta nombro 2007 en Svislando)
- ↑ IJK 2007
- ↑ De 1996 al 2006 (pro la aparte alta nombro 2007 en Vjetnamio)
- ↑ IJK 2007
- ↑ UEA - Esperanto-organizoj tra la mondo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Historio de UEA
- Universala Esperanto-Asocio
- Membronombroj en Francio kaj Germanio
- Evoluo de Pasporta Servo 1974 - 2004 kaj unusemajnaj renkontiĝoj en Germanio 1957 - 2006
- Statistiko de Esperantujo