Merzalbe
Rotalb Merzalbe | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 12,18 km |
Fluo | |
Fonto | oriente de Leimen en la „Christel“- puto |
- Alteco super marnivelo | 488 m |
Enfluejo | apud Münchweiler en la rivereto Rotalb |
- Alteco | 264 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Pirmasens |
Trairataj urbetoj | Rodalben |
Trairataj komunumoj | Leimen, Merzalben, Münchweiler |
Trairataj baraĵlagoj | Woog apud la muelejo Kneispermühle |
La rivereto Merzalbe, ankaŭ nomata Merzalb, estas 12 km longa orografie dekstra alfluanto en okcidenta Palatinato en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato). Ĝia supra parto nomiĝas ankaŭ Mühlgraben.
Rivervojo
[redakti | redakti fonton]La rivereto fontas meze de la Palatinata arbaro inter la montoj Weißenberg kaj Eschkopf en alteco de apenaŭ 500 m. La fonto estas enmurigita kiel puto, nomata Christel“ puto. Sur sia vojo okcidenten la Merzalbe fluas tra la valosupre de la komunumo Leimen kaj poste tra la vilaĝo Merzalben. Post 12 km enfluas de dekstre apud Riegelbrunnerhof, domgrupeto ,kiu apartenas al la komunumo Münchweiler en la rivereton Rodalb. Tra la riveroj Schwarzbach, Blies, Saro kaj Mozelo la akvo de la Merzalbe atingas la Rejnon.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo „Merzalbe“ signifas „rojo de Maricho“ venas supozeble de franka setlejo, kiu iam estis ĉi-tie. El la jaro 1237 ekzistas dokumento laŭ kiu grafo Friedrich la 3a de Leiningen ricevis la „Castrum Grebinstein“ kun la vilaĝojn „Merichisalbin“, „Rothalbin“ kaj „Eiswilre“.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
- Burgo Gräfenstein – la 80 oble 60 m granda Burgo Gräfenstein estas unu el la plej bone konservita kaj imponaj burgoj, kiun la Ŝtaŭfoj konstruigis en Palatinato. Ĝia ĉefa turo estas pro sia horizontala projekciaĵo unika.
- Turista itinero – paralele al la valo de la Merzalbe iras tra Merzalben kaj Leimen la Germana Ŝustrato, kiu estas parto de la germana-franca turistitinero