Metal Gear (fikcia universo)
Metal Gear (fikcia universo) | |
---|---|
Disvolvo | Kojima Productions |
Eldoninto | Konami |
Platformo | Game Boy Color |
Ĝenro | ŝtelirada videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Metal Gear estas videoluda fama serio kreita en 1987 far Kojima Hideo ĉe Konami.
La tuŝpunkto de tiu implika rakonto, kun multaj filioj kaj epizodoj, estas la Metalilo. Tiu armilo de amasa detruo aspektas kiel giganta dupieda tanko, kunportante ĉiajn tipojn de modernaj armoj (misilo, nuklea misilo...). Ĝin oni pilotas ene de stirkajuto en la "kapo" de la tanko. La ĝenerala dezajno iele similas al tiu de skorpio. Tiu fortimiga konstruaĵo estis origine konstruita dum la Malvarma milito de la sovetoj por malpersvadi Usono cedi al la tento ataki.
La Metal Gear-a intrigo ŝpinas do sciencfikcieme. Ĝi temas pri la armila konkurso inter nuntempaj nacioj kaj ĝiaj eblaj malfeliĉaj konsekvencoj. Dum ĉiuj opusoj, ni rolas Solid Snake, usona klonita soldato kiu finfine decidas ĉegrunde kaj sole labori por kontraŭi tiun letalan minacon kaj malhelpi ĝian kreistojn noci.
Videoludaro
[redakti | redakti fonton]Eblas klasifiki la videoludaron pri Metal Gear en du apartaj serioj. Ekzistas ankaŭ multajn preterprojektojn. La jenaj listoj estas ordigitaj laŭ rakonta tempo (interkrampo, la videoluda apero)
Trilogio "La Estro"
- Metal Gear Solid 3: Snake Eater (Solida Metalilo 3: Serpenta manĝanto - 2004)
- Metal Gear (Metalilo - 1987)
- Metal Gear 2: Solid Snake (Metalilo 2: Solido Serpento - 1990)
Trilogio "Solida Serpento"
- Metal Gear Solid (Solida Metalilo - 1998)
- Metal Gear Solid 2: Sons of Liberty (Solida Metalilo 2: Liberteca heredantoj - 2001)
- Metal Gear Solid 4: Guns of the Patriots (Solida Metalilo 4: Patriota armiloj - 2008)
Fikciuloj
[redakti | redakti fonton]Organizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Veraj
[redakti | redakti fonton]- Defense Advanced Research Projects Agency (DARPA)
- Popola Liberiga Armeo
- CIA
- United States Department of Defense
- GRU
- KGB
- NSA
- SAS
- Specnazo
- United States Army Special Forces
- US Navy
Fikciaj
[redakti | redakti fonton]- Dead Cell (Morta ĉelo)
- FOX (VULPO)
- Fox Hound (Hundvulpo)
- The Patriots (La patriotoj)