Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Acetofenono estas organika komponaĵo kaj plej simpla aromata ketono. Ĝi estas senkolora viskozeca likvaĵo kaj antaŭaĵo al pluraj rezinoj kaj kemiaĵoj tiaj kiaj etil-benzeno, stireno kaj fenil-etanolo. Ĝi ankaŭ estas krudmaterialo por la sintezo de aktivaj farmaciaj ingrediencoj tiaj kiaj dekstro-propokso-fenolo kaj fenil-propanolamino.
Ĝi same uzatas en organika sintezo kiel polimeriza katalizilo por olefinoj kaj estas aktiva komponaĵo en la fabrikado de farboj kaj pigmentoj. Ĝi reakcias kun formaldehido en la preparado de rezinoj. Krom tio, ĝi aplikiĝasen la tekstila industrio, en parfumfabrikado, kiu donas al la substancoj odoron je oranĝo-floroj. Aldone ĝi uzatas kiel solvanto en fabrikado de plastaĵoj, gluaĵoj kaj gustigagentoj en nutro-industrio.
Acetofenono konvertiĝas al stireno laŭ duetapa procezo, kiu ilustras la reduktadon de la karbonilaĵoj kaj senhidratigo de alkoholoj. En la sekva reakcio, acetofenono reakcias kun natria borohidrido kaj 4 molekuloj de akvo por doni fenil-etanolon, natrian hidroksidon kaj borata acido. En la dua etapo la antaŭaj reakciantoj rezultas en la produktado de la stireno.