Ĝi konsistas el kvar linioj, identigitaj per malsamaj nomoj kaj koloroj, por totala longo de 85,36 km. La du unuaj linioj, Market-Frankford Line, aŭ Blue Line, kaj Norristown Line, aŭ Purple Line, malfermiĝis en 1907, dum Broad Street Line, aŭ Orange Line, malfermiĝis en 1928. La administrado de tiuj tri linioj estis konfidita al "Southeastern Pennsylvania Transportation Authority" (SEPTA) ekde 1968. Kvara linio, PATCO Speedline aŭ Ruĝa linio, estis malfermita en 1969. Tiu linio estas administrata fare de "Port Authority Transit Corporation" (PATCO).