Trolebusa transporto en Filadelfio
Aspekto
Trolebusa transporto en Filadelfio | |
---|---|
Trolebuso en Filadelfio | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Filadelfio (Pensilvanio) Usono |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 14-a de oktobro 1923 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 3 |
Nombro de veturiloj | 38 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Southeastern Pennsylvania Transportation Authority (SEPTA) |
Trolebusa transporto en Filadelfio (angle Trolleybuses in Philadelphia) formas parton de la publika transportreto priservanta Filadelfion, en la ŝtato Pensilvanio, Usono. Ĝi malfermiĝis la 14-an de oktobro 1923, kaj nun estas la dua plej longdaŭra trolebusa sistemo en la mondo. Unu el nur kvar tiaj sistemoj nuntempe funkciantaj en Usono, ĝi nun konsistas el tri linioj kaj estas funkciigata fare de "Southeastern Pennsylvania Transportation Authority" (SEPTA), kun aro da 38 trolebusoj, aŭ sentrakaj troleoj kiel SEPTA nomas ilin. La tri pluvivaj itineroj priservas Nordan kaj Nordorientan Filadelfion kaj ligas kun la metroa Market-Frankford Linio de SEPTA.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle, tradukebla)
|