Saltu al enhavo

Trolebusa transporto en Dayton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa transporto en Dayton
Trolebuso en Dayton
Trolebuso en Dayton
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Dayton (Ohio)
 Usono
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 23-a de aprilo 1933
Teknikaj informoj
Nombro de linioj 5
Nombro de veturiloj 45
Aliaj informoj
Transportisto Greater Dayton Regional Transit Authority
vdr

Trolebusa transporto en Dayton (angle Trolleybuses in Dayton) formas parton de la publika transportreto priservanta Dayton-on, en la ŝtato Ohio, Usono. Malfermita la 23-an de aprilo 1933, ĝi nun konsistas el kvin linioj, kaj estas funkciigata fare de Greater Dayton Regional Transit Authority, kun aro da 45 trolebusoj. En 2023, la sistemo havis 2 163 400 pasaĝerojn, aŭ proksimume 6 100 je labortago en la dua kvaronjaro de 2024.

Unu el nur kvin tiaj sistemoj daŭre funkciantaj en Usono en la 2000-aj jaroj (kaj unu el nur kvar post la fermo de la Boston-sistemo en la somero de 2023) kaj la sola en urbo sen metroo, malpeza relo, aŭ tramsistemo, la trolebussistemo de Dayton estas la nuna manifestiĝo de elektra transitservo kiu estis ade funkciigata en Dayton ekde 1888 - pli longe ol en iu alia urbo en Usono. De la 1970-aj jaroj, Dayton jam estis la plej malgranda usona urbo daŭre funkciiganta trolebussistemon. Pro ambaŭ tiuj kialoj, la trolebusoj de la urbo estas loke konsiderataj ikono de Dayton.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]