Miŝne Tora
משנה תורה | |
---|---|
sankta libro • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Majmonido |
Lingvoj | |
Lingvo | hebrea lingvo |
Eldonado | |
La Miŝne Tora aŭ Miŝneh Torah (en hebree מִשְׁנֵה תּוֹרָה, "Ripeto de la Torao"), subtitolita Sefer Yad ha-Hazaka (ספר יד החזקה "Libro de al forta mano"), estas kodo de juda religia juro (Halaĥo) verkita de Majmonido (Rabeno Moŝe ben Majmon). La Miŝneh Torah estis kompilita inter 1170 kaj 1180 (4930 kaj 4940 AM), kiam Majmonido estis loĝanta en Egiptio, kaj estas konsiderata kiel la majstroverko de Majmonido. Tiukadre, postaj fontoj simple referencas al la verko kiel "Maimon", "Maimonides", aŭ "RaMBaM", kvankam Majmonido komponis ankaŭ aliajn verkojn.
La Miŝneh Torah konsistas el dekkvar libroj, subdividitaj en sekcioj, ĉapitroj kaj paragrafoj. Ĝi estas la nura verko de la Mezepoko kiu detalas la devigojn de Judoj, inklude tiujn leĝojn kiuj estis aplikeblaj nur kiam ekzistis la Sankta Templo, kaj restas grava verko por judismo.
Ties titolo estas alvoko origine uzata por la Biblia libro Readmono, kaj ties subtitolo, "Libro de la forta mano", derivas el ties subdivido en dekkvar libroj: nome la nombra valoro dekkvar, reprezentita per la hebreaj literoj Ĝod (10) Dalet (4), formas la vorton yad ("mano").
Tiu Komentario aŭ Interpreto pri la Miŝnah estis skribita nur hebrelingve kaj ne ankaŭ arablingve aŭ aramelingve laŭ tiama kutimo. Per tiu komento li celis unuigi la diversajn interpretojn, foje senfundamentajn, disvastigitajn inter la diasporaj judoj. Indas je rimarko parto de tiu traktato, nome “Sanhedrin”, kie Majmonido listigas la dektri kredartikolojn de la judismo, kiu fariĝis kredbazo por multaj judoj tramondaj. Posteuloj taksis la verkon preskaŭ teologian sumon per kiu la rabena “parola leĝo” fariĝis ankaŭ, kaj eĉ precipe, “skribita leĝo”. Kvankam tie kaj tie malaprobita ĉe samreligianoj, la pensada enhavo de tiu verko, latinigita, altiris la atenton de eminentaj personuloj de la klera kristana mezepoka medio, kiel Alberto la Granda, Duns Skoto kaj Aleksandro de Hajleso, kiuj siavice lekcie kaj cite komentis verkajn erojn.