Micăsasa
Micăsasa | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sibiu | |
Alinome | Mikeszásza (hungare), Feigendorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | |
Situo | 46° 5′ N, 24° 7′ O (mapo)46.08722222222224.108888888889Koordinatoj: 46° 5′ N, 24° 7′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 283 m | |
Poŝtkodo | 557145 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.058 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,334 (en 2011; 1.532 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 145006 | |
Micăsasa [mikəsasa] (hungare Mikeszásza, germane Feigendorf) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Mediaș. En 1910 ĝi havis 1 533 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 estis 1 555 (rumanoj, 7 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1267. Ĝi estis en mezepoko saksa komunumo, de la 16-a jarcento miksa: saksa, rumana, hungara. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (departemento Kis-Küküllő).
Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝoj Chesler, Țapu kaj Văleni.
Micăsasa situas ĉe la rivero Târnava Mare; okcidente ĝi limas al la distrikto Alba. Preter la vilaĝo pasas la nacia vojo DN14B kaj la fervojo inter Blaj kaj Copșa Mică.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- István Asztalos (25-a de aŭgusto 1909 – Cluj, 5-a de marto 1960): verkisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Komunuma retejo
- Interaga mapo de la distrikto Sibiu
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2012-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Fortres-preĝejo en Țapu
|