Michal Matúšov
Aspekto
Michal Matúšov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1990 (34-jaraĝa) en Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | slovaka • Esperanto • ĉeĥa • pola • angla • Tokipono |
Nacieco | slovako |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | rezida vikimediisto (2016–2017) vikimediano esperantisto |
Michal MATÚŠOV, ankaŭ konata kiel KuboF Hromoslav (naskiĝis la 31-an de majo 1990) estas slovaka esperantisto.
Li estis volontulo de TEJO[1] de januaro 2016 ĝis januaro 2017.
Fine de la jaro 2011 li kunfondis la organizaĵon Vikimedio Slovakio kaj ekde marto 2012 estis ĝia prezidanto. Je la 20-a de decembro 2018 li forlasis la postenon.[2]
Li estis estrarano de 2008 ĝis 2012 kaj prezidanto de 2012 ĝis 2014 de Slovakia Esperanta Junularo, la landa sekcio de TEJO en Slovakio. Ekde 2023 li estas estrarano de TEJO; en 2023-2024 li estis la ĝenerala sekretario de la asocio kaj en la periodo 2024-2025 estas la prezidanto de TEJO.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.tejo.org/ekkonu-volontulon-kubof-hromoslav/
- ↑ Demisia spoluzakladateľa-predsedu: Michal Matúšov odchádza po 6 rokoch. Vikimedio Slovakio. Alirita 2012-12-20 .