Volontuloj de TEJO
Volontulo de TEJO estas persono, kiu volontule laboras kiel oficisto por TEJO. En la lastaj jaroj estas samtempe ĉiam unu TEJO-volontulo, kiu laboras en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. La oficperiodo de la volontulo estas kutime unu jaro. Antaŭe la volontulo loĝis senpage en la volontula ĉambro de la Centra Oficejo (en la ĉambro Frank Netrval) nun la volontuloj loĝas senpage kune en VolDom. Ili ricevas poŝmonon de TEJO.
Historio
[redakti | redakti fonton]Rikardo Cash estis verŝajne la unua juna esperantisto dungita je la servo de TEJO. En septembro 1969 ĝis septembro 1970, li estis sekretario de la komisiono pri neesperantistaj organizoj (NEJO-komisiono) de TEJO. Tiu komisiono kreita de Humphrey R. Tonkin kaj Hans Bakker baldaŭ fariĝis Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER). De oktobro 1970 ĝis julio 1972, tiun taskon plenumis Jeanne-Marie Liouville, kiu en julio 1971 estis elektita TEJO-vic-prezidanto, ŝarĝita pri Eksteraj Rilatoj. Ambaŭ Rikardo kaj Jeanne-Marie estis dungitoj de Stichting voor Internationale Kommunikatie (Fondaĵo por Internacia Komunikado), nederlanda fondaĵo kreita de Hans Bakker cele al financado de tiuj TEJO-oficistoj. En la postaj jaroj (1972/73 kaj 1973/74) funkciis kiel Sekretarioj pri Eksteraj Rilatoj Janet Sly, Jim Cushing kaj Radinka Gavrilović. La oficejo troviĝis en Amsterdamo, en ejo luita de Stichting voor Internationale Kommunikatie; foje ankaŭ en la Internacia Esperanto-Instituto (en Hago), kiu konsentis helpi kiam TEJO perdis la ejon. Poste, tamen, UEA akceptis en sia centra oficejo la junan deĵoranton pri la eksteraj rilatoj de TEJO; ŝajne la unua plentempa volontulo de TEJO kiu laboris en Roterdamo, fine de la 1970-aj jaroj, estis Ian Tarrant, kiu poste fariĝis TEJO-estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj de 1980 ĝis 1983.
Listo
[redakti | redakti fonton]Jen nekompleta listo de la volontuloj de TEJO (tiuj kiuj laboris plentempe en la centra oficejo en Roterdamo). Kursive estas menciataj volontuloj aliaj (ne nepre laborintaj por TEJO).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperanto, 1977, marto, p. 47.
- ↑ AnnaSkudlarska (arĥiva kopio). Arkivita el la originalo je 2003-02-19. Alirita 2003-02-19.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Jarraporto 2017. Alirita 2021-10-23.
- ↑ Ekkonu volontulon: KuboF Hromoslav. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
- ↑ Alessandro Bonfanti, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
- ↑ Olga Sevcenco, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-09-24.
- ↑ 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 7,14 7,15 7,16 7,17 7,18 7,19 Nia teamo. Arkivita el la originalo je 2023-01-20. Alirita 2023-03-12.
- ↑ Paul Helly, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-08-13.
- ↑ Valia Tamvaki, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-08-13.
- ↑ Clément Baleyte, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-09-24.
- ↑ 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Jarraporto 2019 (angle). Alirita 2021-10-22.
- ↑ Mia Nordentoft, la nova volontulo de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-07-06.
- ↑ Manuela Burghelea, la nova volontulino de TEJO. Arkivita el la originalo je 2022-10-02.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 Jarraporto 2020. Alirita 2021-10-22.
- ↑ Ekkonu la TEJO-volontulinon Afroditi Konstantopoulou. Arkivita el la originalo je 2022-11-25.
- ↑ Quentin, la nova TEJO-volontulo. Arkivita el la originalo je 2022-08-17.
- ↑ Valentin, la nova TEJO-volontulo. Arkivita el la originalo je 2022-08-17.
- ↑ Intervjuo al Manu Guaroa, la nova TEJO-volontulo. Arkivita el la originalo je 2022-11-29.
- ↑ Ekkonu la novan TEJO-volontulinon Livia Noghi. Arkivita el la originalo je 2022-07-06.
- ↑ Centoj da numeroj de Kontakto kaj TEJO Tutmonde alireblaj libere. Arkivita el la originalo je 2022-12-02. “la TEJO-volontulo Wojciech Oreszczuk montras [...]”.
- ↑ Lenka Doškářová (2022-07-21). La TEJO-volontulo Lenka rakontas pri BET 2022 en Litovio. Arkivita el la originalo je 2023-12-07.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prezenta filmo pri la agado kaj ĉiutago de volontuloj de UEA kaj TEJO en la retejo Jutubo (esperante)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prezenta filmo pri la agado kaj ĉiutago de volontuloj de TEJO kaj UEA en la retejo Jutubo (esperante kun subtitoloj en Esperanto, sed ŝanĝeble al subtitoloj en multaj lingvoj)