Michel Sebruyns
Michel Sebruyns, ankaŭ Sebruyns-Vromant[1], (naskiĝis la 28-an de septembro 1880 en Gent, mortis la 22-an de junio 1944 en Gent), filo de gebutikistoj, estis, kun Henri Petiau, inter la unuaj Esperanto-aktivuloj en Gent. Samtempe kun Petiau li akiris diplomon pri Esperanto-instruado en 1910.[2]
Ekde la 3-a de decembro 1908 li organizis kurson en la genta burĝa societo Dieu et Patrie (fr) - God en Vaderland (nl) (Dio kaj Patrio).[3]
Dum la komitata kunsido de Belga Ligo Esperantista, je la 21-a de novembro 1909, la intertempe fondita Genta Esperanto-Grupo aliĝis al BLE.[4]
En 1913 li lanĉis kun Henri Petiau L'Esperanto, monatan revuon de la Genta Esperanto-Grupo. Sebruyns estis redaktoro kaj Petiau prizorgis la administradon. La revuo eldoniĝis okaze de la samjaraj Internacia Ekspozicio kaj Internacia Esperanto-Kongreso en Gent. Laŭ la enkonduka teksto la eldonkvanto estis 2000 ekzempleroj; la genta grupo tiam havas 300 membrojn. En 1914 ankoraŭ aperis 4 numeroj, sed nur la februara numero estas konservita.[5]
Li pereis, kun sia edzino Blanche Vromant, je la fino de la Dua Mondmilito dum bombardado.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Spraakleer in oefeningen van de internationale taal Esperanto. Eld . A . J. Witteryck, Brugge, 1907. 100 paĝoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La belga sonorilo - Numero 075, Januaro (1908)
- ↑ Belga Esperantisto, septembro 1955, p. 64.
- ↑ Belga Esperantisto, januaro 1909, p. 61.
- ↑ Belga Esperantisto, decembro 1909, p. 29.Jam in 1905 genta grupo aliĝis al BLE. La historio de la frua genta Esperanto-movado restas esplorota.
- ↑ Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto: numero 5061.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Spraakleer en Oefeningen der Hulpwereldtaal ESPERANTO, Brugge, A.-J. Witteryck. Recenzo aperis en Belga Sonorilo, februaro 1908, p. 126.
- La peto pri mono, kelkpaĝo traduko el Geld en Adel de Hendrik Conscience, aperis en Belga Esperantisto, aprilo 1913, p. 139-141.