Miguel Maria do Patrocínio João Carlos Francisco de Assis Xavier de Paula Pedro de Alcântara António Rafael Gabriel Joaquim José Gonzaga Evaristo de Bragança e Bourbon
Lia plena nomo en portugala estas: Miguel Maria do Patrocínio João Carlos Francisco de Assis Xavier de Paula Pedro de Alcântara António Rafael Gabriel Joaquim José Gonzaga Evaristo de Bragança e Bourbon; mallonga nomo: Miguel I de Bragança.
Li surtroniĝis la 2-an de majo de 1826 kaj regis Portugalion ĝis la 11-a de julio 1828. Dum lia regado la liberala opozicio suferis persekutadon. Detronigis lin Petro la 4-a, lia pliaĝa frato, kiu estris liberalan armeon de 7.000 homoj. La Portugala Enlanda Milito daŭris de 1828 ĝis 1834.
Karikaturo de Honoré Daumier, "La burĝaro incitis Petron, la katolika Eklezio incitis Mikaelon", 1833.