Miklós Szakáts
Aspekto
Miklós Szakáts | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1920 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de oktobro 1984 (64-jaraĝa) en Bad Reichenhall |
Ŝtataneco | Usono (1975–) Hungario (1920–) |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1941) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
SZAKÁTS Miklós (saka:ĉ) estis hungara aktoro naskita en Érszakácsi la 30-an de aprilo 1920 kaj mortinta en Bad Reichenhall la 22-an de oktobro en 1984.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Szakáts finis la aktorakademion en 1941 en Budapeŝto kaj unu jaron li ludis en Koloĵvaro, poste en Budapeŝto en la Gaja Teatro, Teatro Madách, post 1945 en Művész Színház, Ifjúsági Színház, poste denove en Gaja Teatro. Li estis ankaŭ deklamisto kaj filmaktoro. Post 1969 li ludis en Anglio, poste en Usono, kie li direktis teatrotrupon en universitato de Suda Dakoto.
Roloj
[redakti | redakti fonton]- Attila (Bánffy Miklós: Nagy úr);
- Cleant (Molière: Tartufo);
- Cyrano (Rostand: Cyrano de Bergerac);
- Agárdi Péter (Heltai Jenő: A néma levente);
- Narrátor (Piscator-Tolstoj: Háború és béke);
- Capulet (Shakespeare: Romeo kaj Julieta);
- Marchand (A. Miller: Közjáték Vichyben).
Filmroloj
[redakti | redakti fonton]- Egy asszony elindul (1949);
- Lúdas Matyi (1949);
- Különös házasság (1951); A harag napja (1953);
- Az ígéret földje (1961);
- Déltől hajnalig (1964);
- Aranysárkány (1966);
- Egri csillagok 1-2. (1968);
- Gyilkosság a műteremben, 1-2. (tv-film, 1969);
- Az alvilág professzora (1969).