Mindszent
Aspekto
Mindszent | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (1993–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6630 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 210 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 105 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 32′ N, 20° 11′ O (mapo)46.52520.185Koordinatoj: 46° 32′ N, 20° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 59,39 km² (5 939 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mindszent [+] | |||
Mindszent [mindsent] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Hódmezővásárhely. La loknomo signifas: Ĉiuj Sanktuloj, laŭ la mezepoka preĝejo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Mindszent situas sur ebenaĵo, sur maldekstra bordo de Tiso (kie estas haveno kaj pramo), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Szolnok-Makó, inter urboj Szentes kaj Hódmezővásárhely.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas menciita preĝejo el 1332, la pramo en 1515. Dum la turka erao la komunumo ne senhomiĝis, nur la proksimaj vilaĝoj. Inter 1884-1950 la vilaĝo estis distriktejo. La fervojo ekfunkciis en 1893. Vilaĝdomo konstruiĝis en 1928. La vilaĝo iĝis urbo en 1993.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵo estas la postbaroka katolika Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mindszent).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Mindszent naskiĝis:
- geologo Gyula Vigh
- Ferenc Bene (kuracisto)
- ministro Mihály Korom
- kuracisto Béla Purjesz
- pastro Sándor Kis.